La nova milito kontrau la inteligenteco

Publié le samedi 21 août 2004 par admin_sat

Dum en luksegaj salonoj de Davos, en pintokunveno de la Honto (unu plia), obskuraj fortoj daŭrigos la premon favore al merkatigo de ĉio, inkluzive de la informado, de la edukado ktp, kaj al milito por rabi la energifontojn (ekz. en Irako...) kaj por plibonigi la perspektivojn de la armilarkomerco, aparte bonvena estas la ĵusa apero de la tria kaj lasta volumo de "La nouvelle guerre contre l’intelligence" (La nova milito kontraŭ la inteligenteco) kun subtitolo "Un nouveaŭ programme pour la conscience" (nova programo por la konscienco). Eldonisto : François-Xavier de Guibert, januaro 2003, ISBN : 2-86839-800-6, 206 paĝoj, havebla en la interretaj librovendejoj www.chapitre.com, www.amazon.fr, www.alapage.com

En tiu verko, la aŭtoro — Ĉarles Durand —, kun la partopreno de Claŭde Rifat, montras precize la agadon kaj farmanieron de tiuj fortoj kiuj, kontraŭe al la oficiala diskurso, gvidas la mondon al kreskanta malsekureco kaj eĉ abismen. Jam antaŭe, ĉe L’Harmattan (Parizo), Ĉarles Durand aperigis libron sub la titolo "La mise en place des monopoles du savoir" (la starigo de la monopoloj de la scio). Tiu nova libro same koncernas ankaŭ tiujn, kiuj pledas kaj agadas favore a la Internacia Lingvo Esperanto kiel rimedo por apliki, sur la tereno de la lingva komunikado — decidiga por ĉiuj ceteraj — la principojn de libereco kaj egaleco en digno kaj rajto difinitaj en la artikolo unua de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Jam la dua volumo havis subtitolon : "La manipulation mentale par la destruction des langues" (La mensa manipulado per la detruo de la lingvoj). En la prezento de tiu tria volumo, kies teksto aperas franclingve ĉe <http://cled.free.fr/cl/lectures/documents/n-guerre-III.html>, ni povas legi i.a., ke : "Ĉez l’homme, les langages ont permis d’institutionnaliser les règles de la dominance." (Ĉe la homo, la lingvaĵoj ebligis instituciigi la regulojn de la dominado [= superregado]".

Same bonvena estas tiu libro kiu aperas ĝuste samtempe sub la titolo — sed je la anglalingva flanko — "Engliŝ-Only Eŭrope ?" (Nuranglalingva Eŭropo ? / 2003. Londono : Routledge, ISBN 0-415-28807-X), verkita de prof. Robert Phillipson, jam aŭtoro de "Linguistic Imperialism" (Oxford University Press). Same kiel Robert Phillipson, kiu agnoskis en 1976 : "Cinikeco pri Esperanto estis parto de nia edukado", Ĉarles Durand havas nun tute alian opinion pri Esperanto ol tiu kiun li havis antaŭe pro la sama kialo.
Certe ne malpli cinika kaj misinforma estos mondo en kiu ĉio, inkluzive de informado kaj edukado, estos pritraktata kiel varo. Fronte al la devojiĝo de la "Bono", pli ol urĝas pritrakti tiujn ĉi demandojn.