Nia kongresejo : La liceo Louis Barthou

Publié le dimanche 21 décembre 2008 par admin_sat

La liceo cedis al la urbo parton de sia parko. Tial, Paŭo posedas nun belegan ĝardenon kun vido al la Pireneoj  : la parko Beaumont.

Vi povos do promeni laŭplaĉe dum la kongreso en la apuda ĉirkaŭaĵo, kiu konsistas el la urbocentro mem kun distraĵoj kaj butikoj, el la bulvardo Pyrénées kaj parko Beaumont, kiuj formas (kun la kastela bieno) grandegan vegetaĵan spacon por promenado.

Promenanto laŭiranta tiun bulvardon, longa je 1,8 km rande de klifo, povas spekti en la malproksimo la ĉenon de la mont-aro Pyrénées kaj la montopinton Midi d’Ossau, kaj preterpasi la Paŭan kablotramon.

Sur la apogmuro, noĉoj indikas (rigardante al la fulmoŝirmilo) la nomojn kaj altitudojn de tiu parto de la tieaj Pireneoj.

La liceo enhavas inter siaj ekslernantoj, multajn eminent-ulojn, kiel Lautréamont, Saint-John Perse, kaj kompreneble Louis Barthou, kaj ankaŭ nuntempajn famulojn kiel Pierre Bourdieu, Henri Emmanuelli, Edouard Cissé, Daniel Balavoine…

Kongresejo oportuna

La liceo Louis Barthou disponigas por la kongreso alon de siaj konstruaĵoj. Tiel, en la sama loko kune troviĝas 5 laborsalonoj (24 ĝis 70 sidkokoj) ; la 200-sidloka kongresa salono, 130-ĉambra internulejo, kun 1- 2- aŭ 3-litaj dormĉambroj (Atentu : estas nur ŝtuparo, neniu lifto), kaj unu manĝejo.
Por iuj spektakloj, ni iros en la centron de la urbo en adekvataj salonoj.