Paŭo, per blazonoj...

Publié le vendredi 12 décembre 2008 par admin_sat

Jen kiel Paul Raymond (tradukite) priskribas la blazonon de Paŭo .
Tiu blazono datumas nur de la 30a de Junio 1829. La antaŭan, pli simplan, donis la navara reĝo Francisko Febo (François Phoebus) en la jaro 1482 (eble en 1442).

Tiun blazonon oni povas enmeti en la kategorion de la « parolantaj blazonoj », t.e. la blazonoj kiuj aludas al la nomoj de siaj posedantoj diversmaniere, ekzemple vortlude aŭ rebusmaniere. La Paŭa blazono konsistigas belan ekzemplon de tiaj blazonoj  : la barilo, fakte palisaro, rekte rilatas al la etimologia signifo de Paŭo, kaj plie, aldoniĝas kvazaŭ ŝerce, la pavo, aŭde multe simila al Paŭo.

Diversaj legendoj provas klarigi tiun etimologion  : antaŭ la 11a jarcento, ekzistis tie nur gvat-turo por regi vadejon, nura vojo por transiri Gavon, kiam oni alvenas el Pireneoj, ĉu oni estas pacema paŝtisto, ĉu invadema muzulmano. Kaj tiun turon ĉirkaŭis palisaro... kiu donis la nomon al Paŭo (ĉar en la okcitana lingvo « paliso » estas « pal » aŭ « pau »). Alia rakonto aludas al iu bearna princo, kiu tiam loĝis en Morlaso (Morlaas), ne plu eltenante la konstantajn invadojn de la Saracenoj, decidis konstrui fortikaĵon, kie li estos ŝirmita de tiuj invadoj. De la loĝantoj de la valo de Osaŭo (Ossau), li ricevis parton kontraŭ juran kontrakton. Oni starigis tri palisojn antaŭ la vadejo, kaj la kastelo konstruiĝis sur la loko de la meza paliso. Jen do por la pavo sur la meza paliso de l’ blazono....

Sed ŝajnas ke Paŭo pli realisme ŝuldas sian nomon al pra-radiko « pal/bal » kiu signifas « kruta roko », kio ja spegulas la originalan lokon de la urbo  ; kaj ke Francisko Febo, reĝo de Navaro sed samtempe grafo de Fojso (Foix), havis blazonon, kiu konsistis precize el « tri palisoj el gorĝo » (ruĝaj), samkoloraj kiel sur la tiama donita blazono ...Ŝajnas do ke la legendoj konstruiĝis laŭ la nomo de Paŭo kaj ties blazono, kaj ne la malo....

La « moderna blazono » celis alproprigi al Paŭo, la famon de la reĝo Henriko la 4a, kiu tie naskiĝis. Aldoniĝas sub la barilo la bovinoj, simboloj de Bearno, sed kun kronoj (ja oni ne aludu al Bearno, sed al ties reĝo  !), kaj precipe aldoniĝas tuta blazonkapo, kun H majuskla (komenclitero de Henriko), kaj IV romcifera (formo de la orda numeralo 4a, laŭ la franca tradicio), kaj inter ili, la testudŝelo, legenda lulilo de la onta reĝo, surigita de krono preta rekte surigi la reĝan kapon.. Kaj ĉio, kiel eble plej « el oro » (flava) kaj « el lazuro » (blua), kiuj estas la koloroj « de Francio »...

Serĝo Sir’