Paŭo, grava centro de petrola kaj petrolokemia industrioj

Publié le vendredi 12 décembre 2008 par admin_sat

En 1951, oni malkovris en Lacq, apud Paŭo, unue petrolon kaj poste gason. Tiu gaso enhavas altan elcentaĵon da sulfuro (15 %). Tiel la regiono de Lacq iĝas gasa regiono kun sulfurapartigaj uzinoj. La sulfuro, kiu unuatempe estis konsiderata kiel nedezirata, iĝis poste sufiĉe grava enspezfonto.

Paŭo spertis gravan ekonomian kreskon, bazitan sur la malkovro de tiu giganta tergasa kuŝejo. Tiu ĉi estis la tiama plej grava gasa kuŝejo surtera en Eŭropo. Ĝi lasis Francion ĝui memsufiĉecon da gaso dum preskaŭ 30 jaroj. En Lacq naskiĝis la SNPA (ŝtata societo), kiu poste iĝis Elf Aquitaine kaj Total. Industriaj grupoj petrolaj kaj apudpetrolaj (Total SA, Schlumberger, Halliburton) kaj kemiaj (Arkema, Air liquide) estas lokitaj en Paŭo aŭ proksimume (en Lacq kun la kemia parko Chemparc, en Pardies kaj en Artix).

La Paŭa Scienca Centro TOTAL estas la 1a esplorcentro pri gasaj kaj petrolaj esplorado kaj produktado en Eŭropo, nome preskaŭ 2 000 personoj, el kiuj 900 tersciencaj doktoroj kaj inĝenieroj. La terscienca esplorado ankaŭ baziĝas sur kunagadoj inter Universitato kaj entreprenoj. Ankaŭ notindas, ke la tersciencaj esplorado kaj inĝenierio ĉeestas tra fakaj entreprenoj (CGG, Paradigm Géophysical, TTI, VERITAS…) kaj fakaj trejncentroj (IFP Training, NExT-Schlumberger, Wellstaff, Baker Hugues…).

La baseno ĉirkaŭ Lacq ankaŭ orientiĝis al fajna kemio (Acetex, Celanese) kaj al novaj materialoj. Iom post iom disvolviĝis en Bearno pintteknologio por la miksmaterialoj kaj nanomaterialoj kun la societo SOFICAR (kiu produktas karbonajn fibrojn) kaj la GRL (Esplorgrupo en Lacq), unu el la ĉefaj esplorcentroj de ARKEMA.

Ankaŭ disvolviĝis investadoj rilate al energioj novaj kaj aliaj : la t.n. « bio »karburaĵoj ( fabrikado de bioetanolo far la societo AB-Bioenergy-France), biomaso (celulozo) kaj la elektroproduktado ekde gaso (SNET). Simile disvolviĝas, ununura en la mondo, modela proceso por kapti kaj sekvestri CO2 (injektado kaj stokado en elĉerpitan gasan kuŝejon).

Finfine, tiuj fajnkemiaj kaj fakkemiaj roloj, ebligos rekonverton de la gasprilaborado en la ĉirkaŭaĵo de Lacq.