pasintaj temoj de parolrondoj

Iomete da historio : la nuntempa ciklo de "babilrondoj" en la sidejo de SAT-Amikaro komenciĝis en 2012. Tiu rendevuo ĝis nun okazis ĉiuvendrede, escepte dum la someroj. Neniaj raportoj ekzistas pri ili. Jen listo de datoj kaj temoj, surbaze de nekompletaj retaj arĥivoj. Jen la plej malnova spuro trovita (anonco en Septembro 2014) :

La babilrondo rekomencis vendredon la 5an de septembro je la 18h30 en la sidejo de SAT-Amikaro 134 boulevard Vincent Auriol, Paris 13e Métro : Nationale.
Ni babilas, trinkas, manĝetas (laŭ kontribuoj de la partoprenantaro. Ni havas vinon, senalkoholaĵojn kaj veganaĵojn) ĝis... ni foriras. Dependas de vi. Sed ofte babilrondo finiĝas je 20h30 - 21h.
Babilrondo estas, ekde januaro 2012, por progresantoj de diversaj niveloj. Komencantoj povas nur aŭskulti kaj alta-niveluloj povas helpi kaj korekti.

Le babilrondo (cercle de conversation en Espéranto) a redémarré le vendredi 5 septembre à 18h30 au siège SAT-Amikaro 134 boulevard Vincent Auriol, Paris 13e Métro : Nationale.
Nous discutons, buvons, grignotons (vous pouvez apporter des trucs : nous avons du vin, des boissons sans alcool et des des trucs végan) jusqu’à... ce que les gens partent. L’heure de fin dépend de vous. Souvent le babilrondo se termine vers 20h30 - 21h.
Nous parlons de thèmes variés et souvent polémiques pour donner envie à chacun de participer à l’échange.
Le babilrondo est pour des apprenants de diverses niveaux. Les débutants peuvent (s’ils le souhaitent) seulement écouter, et les bons locuteurs peuvent venir aider et corriger.


Jen la temaro, ekde Septembro 2014 ĝis nun :

Programo 2014-2015

2014 Temoj proponitaj
05/09/2014 La temo de la venonta SAGO – "Mi konstatas ke strikon post striko, la laboristoj ne akiras tion, pro kio ili strikis. Ĉu iuj promesas, sed ne respektas, ĉu pro monproblemo ili malstrikas senakire ? Ĉu necesas elpensi novan agmetodon ? Se jes, kia(j)n ?"
12/09/2014 Majo 68 – Les événements de Mai 68
03/10/2014 Rilatoj inter homo kaj dombesto – Les relations entre l’homme et l’animal domestique
10/10/2014 Ĉu ni povas ŝanĝi pensmanieron per vortoj ? – Est-ce qu’on peut changer la manière de penser par les mots ?
17/10/2014 Esperanto TV kun Richard Delamore el Aŭstralio
24/10/2014 Asocio aŭ retejo, ĉu estas sama sperto ? – Association ou site internet : est-ce que c’est le même genre d’expérience ?
31/10/2014 Prezentado de la asocio SAT kun Vito Markovo – Présentation de l’association SAT avec Vito Markov
07/11/2014 Perforto – Violence
14/11/2014 Esperanto kaj Politiko – Esperanto et Politique
21/11/2014 Kiu estas via preferita filmo aŭ libro kaj kial ? – Quel est votre film ou livre préféré et pourquoi ?
28/11/2014 Protituado – Prostitution
05/12/2014 Kion vi preferas : ĉu havi unu brakon aŭ tri ? – Que préférez-vous : avoir un bras ou trois ?
12/12/2014 Imagu vian preferatan / plej ŝatatan menuon – Imaginez votre menu idéal
19/12/2014 En kia epoko vi ŝatus vivi ? – A quelle époque auriez-vous aimé vivre ?
2015 Temoj proponitaj
09/01/2015 La parabolo de la kavernoPlatono – L’allégorie de la caverne
16/01/2015 Limoj de solidareco kaj almozo – Les limites de la solidarité et la charité
23/01/2015 Ĝentileco kaj hipokriteco – La politesse et l’hypocrisie
30/01/2015 Ruseo kaj Voltero – duelo ! – Rousseau et Voltaire : le duel !
06/02/2015 Infanoj kaj la reto – kiam ? Kiel ? – Les enfants et internet : Quand ? Comment ?
13/02/2015 Loterio kaj monludoj – Loterie et jeux d’argent
20/02/2015 Modifo de korpo – homeco kaj korpa integreco – Modification du corps : L’humanité et l’intégrité du corps
27/02/2015 Urboplanismo kaj politikplano – Urbanisme et projet politique
06/03/2015 Faŝismo kaj aŭtoritato – difinoj – Fascisme et autorité : définitions
13/03/2015 Esprim-libereco – Liberté d’expression
20/03/2015 Vira kontraŭkoncipo – Contraception masculine
27/03/2015 Profesia armeo – ĉu necesas ? – Armée de métier, est-ce nécessaire ?
03/04/2015 Diskriminacio – ĉu misuzo aŭ estas ĉie ? – Discrimination : abus ou omniprésent ?
10/04/2015 Respekto – difinu ! – Respect : définition
17/04/2015 Vojaĝi — Kia estas la plej bona maniero ? Ĉu ŝipe, piede, ĉevale, bicikle... ? – Quelle est la meilleur façon de voyager ? en bateau, à pied, à cheval, à vélo.. ?
24/04/2015 Famuloj kiuj ricevis oponajn prijuĝojn en la historio – Les figures controversées de l’histoire
01/05/2015 Fabeloj – rakontrondo... – Soirée contes : venez avec une histoire
08/05/2015 Noamo Ĉomski kaj Lingvoscienco – Noam Chomsky et linguistique
15/05/2015 Arto – profesia kaj amatora pratikado – Art : pratique pro et amateur
22/05/2015 Mono – kio ankoraŭ ne estas interŝanĝebla kontraŭ mono ? – Qu’est-ce qui échappe encore à la monétisation ?
29/05/2015 Citaĵoj de Oscar Wilde – Citations d’Oscar Wilde
05/06/2015 Rajto je forgeso – Droit à l’oubli
12/06/2015 Feliĉo, ĉu ? – Le bonheur ?
19/06/2015 Ridi sen malico – Rire sans méchanceté
26/06/2015 Responsa turismo : ĉu utopio ? – Tourisme responsable : utopie ?
03/07/2015 Via Revdomo : kie kaj kiel ? – la maison de vos rêves : où et comment ?

Programo 2015-2016

2015-2016 Temoj proponitaj
04/09/2015 Ludoj. – Ĉu ekzistas tipaj E-aj ludoj ? Kiel ludi E-e ? Venu provi aŭ proponi ludojn…
25/09/2015 Lernejo. – Rakontu kion vi lernis aŭ ne lernis, kion vi forgesis aŭ ankoraŭ memoras…
02/10/2015 Stultaj kondutoj en Interreto. – Ellasu vian ekranon kaj venu moki la sekiĝantajn otakuojn, la Streisand-efikon, la aserton (« leĝo ») de Godwin…
09/10/2015 Utilaj militoj. – Kiajn bonajn kaj justajn militojn vi plej ŝatas, volas…
16/10/2015 Kiu eduku la infanojn ? – Aŭ la familio, aŭ la komunumo, aŭ la lernejo, aŭ la strato, aŭ Interreto…
23/10/2015 Transhumanismo. – Raso aŭ kiraso ? Ĉu vi preferas uzi sciencon por egigi viajn mensajn kaj fizikajn kapablojn, aŭ vivi senartifike…
30/10/2015 Lingvujoj da malmulta anaro. – Malplimultoj, hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ…
06/11/2015 Festi datrevenojn. – De naskiĝo, de morto, de E-istiĝo, kies, de kiaj eventoj, de kiuj religioj…
13/11/2015 Subitaj furiozaĵoj. – En televidilo, en laborejo, en familio, en babilrondo…
20/11/2015 Reklamoj. – Utilo, uzo, kiel ne bezoni, kiel rezisti kontraŭ la agreso…
27/11/2015 Kio aspektas « amuza » ? – Ĉu humuro efikas kiel universala komprenilo…
4/12/2015 Baza rento. – Ĉu universala, egala kaj senkondiĉa enspezo faciligus socian progreson…
11/12/2015 Aŭ Rolanto, aŭ Vivanto : la sia duelo ! – Ludi rolon (en la spektaklo privata, familia, socia…) aŭ sendepende vivi sian vivon…
18/12/2015 Spiritisma rondo. – Ni mediumne alvokos Z-on, preparu la demandojn !
08/01/2016 Mortintoj de la pasinta jaro. – Kiujn plori, kiujn forgesi…
15/01/2016 La sovaĝa infano kiu inspiris la filmon Francois Truffaut
22/01/2016 La parolo de ebrio. – Ĉu la vero estas en la vino…
29/01/2016 Ŝanĝiĝoj tra la vivo. – Kiom ajn vi aĝas, vi sentas internajn ŝanĝiĝojn, volitajn aŭ ne ; rakontu vian arton vivi…
05/02/2016 Eksjugoslavio – Vjeko Markov.
12/02/2016 Optikaj eksperimentoj kaj trukoj
19/02/2016 Makiavelo. – « Estri, tio estas kredigi »… ĉu vi kredas ?
26/02/2016 Aŭ Tradicio, aŭ Evoluo : la duelo ! – Kie situas Kulturo, individua vivo, socia vivo…
04/03/2016 Kuba folklora muziko − Jany
11/03/2016 Monda komploto. – Kiel taksi la teorion ? ĉu Esperanto estas sufiĉe komplotema…
18/03/2016 Ami. – Kiel estas ? Ĉu konsilinda ? Kion, kiun vi amas ? Kial ? Rakontu viajn sentojn, emociojn…
25/03/2016 Revaj ferioj. – Kie, kun kiu, por fari aŭ por eviti kion…
01/04/2016 Reva aŭ sonĝa kunul(in)o. – Prefere sama aŭ komplementa ? Ordinara aŭ mirinda ?…
08/04/2016 Kio aspektas « amuza » ? – Ĉu humuro efikas kiel universala komprenilo…
15/04/2016 Novan propagandon por E-o ! – Ni preparu la estontajn reklamojn…
22/04/2016 Aŭ SAT, aŭ UEA : la duelo ! – Ni ludu la duelon ! – aŭ la memmortigon…
Sabaton 23/04/2016 10-a Secesi-stilo (« Art Nouveau ») Vizito en la XVI-a distrikto de Parizo gvidota de Eriko. Duhora promenado tra la 16a distrikto de Parizo sur la paŝoj de Hektor Gimar, grava arkitekto de la Secesi-stilo (Art nouveau) (ĉefe konata kiel farinto de la elirejoj de la Pariza metroo). La rendevuo estiĝos je la deka matene ĉe la elirejo de la metroo "Exelmans" linio 9. Do eble ĝis venontsabate
29/04/2016 Feminismo. – Parto de humanismo ? Demagogio ? Aŭ nenio pli ol la ina flanko de la vireca stulteco ? Rakontu vian feminismon…
06/05/2016 Ŝati sian metion, profesie sukcesi. – Ĉu utilas ? ĝis kia grado…
13/05/2016 « La enhavo de la fridujo estas nenies propraĵo ». – Ni balotumos tiun mocion post kompleta inspektado kaj foranalizo de la enhavo…
20/05/2016 Aktiva pacifismo. – « Se vi deziras pacon, preparu vin militi »…
27/05/2016 Aŭ Buddho, aŭ Mahometo : la duelo ! – Ni ludu la oponon de la profetoj…
03/06/2016 La Ŝtrumpfoj. – Ĉu la utopio de Peyo superas la Zamenhofan…
10/06/2016 Fotografio. – Ĉu foti, dum nuna epoko, estas ankoraŭ Arto, aŭ konsumado facila de troa teknologio…
17/06/2016 Muziko. – Ĉu son-arto estas internacia lingvo, aŭ modoj enlokaj sen signifo… Melono muzikisto, prelegos !
14/06/2016 Amatoraj dokumentaj filmetoj en Interreto. – Ĉu interesaj ? ĉu vi mem eksperimentis ? Ni rigardu… kaj… kial ni ne realigu…
01/07/2016 Surealisma vespero. – Ni eksperimentos aŭtomatan skribadon en E-o, kaj aliajn teknikojn de superrealismo…
08/07/2016 Aŭ Sentoj, aŭ Racio : la duelo ! – Ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj…
Finiĝis la Babilrondo 2015-2016
« Ĝis la revido oktobre ! »…
Eriko

Programo 2016-2017

2016-2017 Temoj proponitaj
30/09/2016 Ferioj : Rakontu vian someron.
07/10/2016 Vestaro : Ĉu vi sekvas la modon ?
14/10/2016 Lernejo : Rakontu kion vi lernis aŭ ne lernis, kion vi forgesis aŭ ankoraŭ memoras…
21/10/2016 Labori : Ĉu ankoraŭ ekzistas laboristoj ? metioj ? Kiuj ankoraŭ volas labori ? bonvolas labori ? laŭ kiaj kondiĉoj ? Ĉu ankoraŭ ekzistas sklavoj ? aŭ nur profitantoj ?
28/10/2016 Rakonti la enhavon de la lastaj eldonoj de "La sago" kaj "Sennaciulo" .
04/11/2016 Esperanto : "Kial vi lernas Esperanton ?"
11/11/2016 Anstataŭ kapitalismo, ĉu anarkiismo aŭ komunismo ?
18/11/2016 Frenezo, frenezuloj : Ĉu la kaŭzoj de psikaj malsanoj estas en la socio ? en polucioj ? en religioj ? en familioj ? en teknologioj ? en libertempoj ? en spektakloj ? Ĉu lukti per edukado ? per psikiatrio ? per drogoj ? per kontraŭaj frenezaĵoj ? …
25/11/2016 Hejmbestoj : Ĉu vi havas aŭ havis bestojn en hejmo ? Ĉu vi amas bestojn ? Ĉu vi vivis en tradicia farmo ? Kiel efikas hejmbesto ĉe familio ? ĉe izolaj maljunuloj ? Ĉu eblas komuniki kun bestoj ? …
02/12/2016 Familio, familioj : Ĉu ankoraŭ ekzistas familioj ? Ĉu la nuna epoko estas pli aŭ malpli familiema ? Ĉu poŝtelefono kaj novaj teknologioj efikas por aŭ kontraŭ ?
09/12/2016 Esperantismon travivi : Rakontu E-ajn renkontojn, okazaĵojn, projektojn, librojn, artikolojn kiuj bonigis-bonigas vian vivon. Klarigu kiel vi agas. Ĉu Esperantismo estas moralo ? religio ? framasonismo ? klubo ? …
16/12/2016 Prelegoj proponotaj de babilrondanoj.
06/01/2017 Kio okazis en 2016 ? Kiel resumi per unu vorto la pasintan jaron ?
13/01/2017 Homoj kaj naturo. Ĉu timo aŭ malfido.
20/01/2017 Ŝatokupoj kaj hobioj.
27/01/2017 Diskuti la artikolojn de "La Sago"
03/02/2017 Sporto kaj distraĵo
10/02/2017 Metafizikaj konceptoj en scienco.
17/02/2017 Qi Gong. Bertrand klarigos al ni la koncepton.
24/02/2017 Sociaj luktoj en via kvartalo kaj mondskale
03/03/2017 Reklamo kaj lobioj. Kion signifas hodiaŭ la vorto "komuniki"
10/03/2017 Familia historio de Lucien Bresler
17/03/2017 Googla serĉo. Ĝis kia grado maŝinaj serĉoj helpas aŭ fuŝas nin.
24/03/2017 Ami. – Kiel estas ? Ĉu konsilinda ? Kion, kiun vi amas ? Kial ? Rakontu viajn sentojn, emociojn…
31/03/2017 Ĉu esperanto estas ilo aŭ vivmaniero ?
07/04/2017 Aŭ Sentoj, aŭ Racio : la duelo ! – Ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj…
14/04/2017 Kiel vi rilatas kun viaj najbaroj ?
21/04/2017 La parolo de ebrio. – Ĉu la vero estas en la vino…
28/04/2017 Post la unua parto de la prezidenteca voĉdono, kia estonteco por Francio ? Ĉu brila ? ĉu sombra ?
05/05/2017 Amatoraj dokumentaj filmetoj en Interreto. – Ĉu interesaj ? ĉu vi mem eksperimentis ? Ni rigardu… kaj… kial ni ne realigu…
12/05/2017 Senperforta komunikado (SPK)

Programo 2017-2018

2017-2018 Temoj pridiskutitaj
06/10/2017 Soveta Revolucio de 1917 : kiel, kial ĝi okazis, ĉu ĝi similis al la Franca Revolucio de 1789 ? kio (mal)sukcesis ? kiam ĝi finiĝis ? kio estas soveto kaj komunismo, ĉu realaĵo ? kiuj est-is-as la komunistoj ? ĉu la nunepoka situacio en Rusio estas pli bona ? ĉu Rusio bezonas novan revolucion ? ĉu Francio ? Esperantujo ? kiuj estas la nunepokaj revoluciistoj ?
13/10/2017 Poŝtelefono — la gejunuloj ne povas imagi ke la homoj scipovis vivi sen tiu ambigva aparato, kiu kaj ligas kaj separas ! klarigu por kio vi uzas via(j)n poŝtelefono(j)n, aŭ kial vi rifuzas posedi unu ? ĉu tio estas modo ? kiaj estas la konsekvencoj de poŝtelefono en la rilatoj sociaj, familiaj, amikemaj, geedzaj, laboraj, personaj, psikaj, fiziologiaj ? kio ludis la rolon de poŝtelefono, pasintece ? ĉu vi "Amikumas" ?
20/10/2017 Subpremo en socioj kaj puna justeco : Ĉu la nuntempa socio bezonas pli da polico ? Ĉu ni kapablas pripensi socion kaj komunan vivon sen subpremo kaj puno ?
27/10/2017 Religio, religioj — kial ekzistas pluraj religioj ? ĉu ili reale diferencas ? kio pli gravas : Homo(j) aŭ Dio(j) ? ĉu la homoj, ĉu la dioj diferencas ? ĉu religioj estas sistemoj por liberigi aŭ por sklavigi ? ĉu religio util-as-is al vi ? ĉu la tradiciaj religioj ŝanĝiĝas, evoluas ? ĉu politiko, ekonomiko estas modernaj formoj de religioj ? kaj Esperanto en ĉio-ĉi ?
03/11/2017 Pedagogio de Freinet : Ĉu akoraŭ aktuala ?
10/11/2017 Aŭ sentoj, aŭ racio — la mem-duelo inter koro kaj cerbo : ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj ? ĉu certaj artoj apartenas al racio ? ĉu eblas koni sen konscii ? ĉu niaj plej karteziaj scioj estas ankaŭ sentoj ? kio estas instinkto, mistikismo, saĝeco, psikologio, filozofio, metafiziko ? ĉu la "interna ideo de Esperanto" estas afero de poezio aŭ de racionalismo ?
17/11/2017 La Sago, Sennaciulo, nia retejo — ni pridiskutu la aperintajn artikolojn, ni ankaŭ preparu artikolojn, paĝojn, enhavojn…
24/11/2017 Reklamo, premgrupoj, propagando — ĉu, dum aĉeti, vi estas influita de reklamoj (bonvolu citi ekzemplojn) ? kial estas pli kaj pli da reklamoj en nia moderna vivo ? kiompoporcie kostas de produkto ties reklamo ? kiel rezisti, oponi kontraŭ la agreso ? kial la propagando por Esperanto efikas malpli ol reklamo por makaronio ? ĉu la lobioj funkcias sammaniere ? kial la Esperantista lobio efikas multe malpli ol iu ajn el ĉiuj aliaj premgrupoj ?
01/12/2017 Novaj vortoj aldonitaj al "Grand Robert". Ĉu tioj vortoj/esprimoj ekzistas en Esperanto ?
08/12/2017 Familio, familioj : Ĉu ankoraŭ ekzistas familioj ? Ĉu la nuna epoko estas pli aŭ malpli familiema ? Ĉu poŝtelefono kaj novaj teknologioj efikas por aŭ kontraŭ ?
15/12/2017 Stultaj kondutoj en Interreto. – Ellasu vian ekranon kaj venu moki la sekiĝantajn otakuojn, la Streisand-efikon, la aserton ("leĝo") de Godwin…
22/12/2017 Sporto kaj distraĵo.
05/01/2018 Kio okazis en 2017 kaj poste ni parolos pri Spinoza...
12/01/2018 Asterisko kaj Obelisko
19/01/2018 Post unu jaro de Trump
26/01/2018 Ĉu esperantistoj estas eksmodaj
02/02/2018 Ĉu vi pli ŝatas la pasintecon aŭ la estontecon
09/02/2018 Komerco justa
16/02/2018 Ĉu Interreto favoras esperanton ?
23/02/2018 Roberto parolos al ni pri Spinoza
02/03/2018 Respubliko kaj demokratio
09/03/2018 Respekto : difinu !
16/03/2018 Demain, filmo de Cyril Dion & Mélanie Laurent. Projekciado de la filmo Demain
23/03/2018 Arto : profesia kaj amatora pratikado
30/03/2018 Faŝismo kaj aŭtoritato : difinoj
06/04/2018 Kiu estas via preferita filmo aŭ libro kaj kial ?
13/04/2018 Hodiaŭ estas Vendredo la 13a !
20/04/2018 Mondo sen leĝoj : mallegalaĵoj, finegocado, malpura mono, korupto, ktp
27/04/2018 La Laborfesto, la 1an de Majo : kion prepari, kial
04/05/2018 "Majo-Junio 1968" : kio okazis, ĉu vi memoras ?
11/05/2018 Jam unu jaro de Makronismo
18/05/2018 Ukronioj : alternativa historio, "kio okazintus, se..."
25/05/2018 Akcepti aŭ malakcepti migrantojn ? Kiujn ? Kiel ? Kial ?
01/06/2018 Kulturaj heredaĵoj, patrimonio : ĉu necese zorgindaj ?
08/06/2018 Aŭ Robespiero, aŭ Ghandi ? Violento en sociala/politika/etna liberiĝo
15/06/2018 Solvoj simplaj por kompleksaj problemoj (en hejmo, socio, laboro, k.c.)
22/06/2018 Julian Modest Nia rondo ricevos la konatan Bulgaran verkiston Julian Modest (Georgi Mihalkov) kiu temos pri la originala E-literaturo
29/06/2018 Akvaj resursoj kaj ties administrado

Programo 2018-2019

2018-2019 Temoj proponitaj
5/10/2018 Kion ni manĝas ? (kaj trinkas)
12/10/2018 Sportoj, sportumi
19/10/2018 Kiel partopreni al la festo de la asocioj, prelegi en bibliotekoj, en lernejoj, ktp ?
26/10/2018 Laikeco
2/11/2018 La lupo, la urso kaj la azia krabro
9/11/2018 Tria ejo (nova koncepto - ekster la laborejo kaj la hejmo)
16/11/2018 Interretaj babilrondoj (prezentado)
23/11/2018 Demokratioj, kie, kiam, kiel ?
30/11/2018 Anarkiismo (prelego)
7/12/2018 Por la elektronika cigaredo (prelego de Robert Molimard)
14/12/2018 La arto ĉiam pravi (prelego)
21/12/2018 Kiuj estas la kialoj de la militoj ?
4/1/2019 Kio okazis en 2018 ? Kiu estas la persono de la jaro ? — Cetere de tiu temo ni parolos kun Japano.
11/1/2019 La Belulino kaj la besto, kaj kiel tiu filmo de J. Cocteau rilatas al la revo Esperantisma.
18/1/2019 Flav-veŝtuloj : kiuj ili estas ? kion ili (ne) sukcesis fari ? kia estonteco ? ĉu flavo reale estas mikso de ruĝo kun verdo ?
25/1/2019 La labortempo : Bertrand Russell, pacifisto kaj matematikisto, kalkulis en 1932 ke 4 horoj da ĉiutaga laboro ekzakte sufiĉas... Bonvolu diri por kio kaj kiu vi laboras ? por emeritiĝi ?
1/2/2019 Mondcivitanoj : François Lo Jacomo prelegos pri la pacifisma movado kaj pri ĝia fondinto Garry Davis, ni interparolos pri ĝia aktualeco, ĝia kvazaŭ sennacieco, kaj kiel mem mondcivitaniĝi !
8/2/2019 Alĥemio : ni serĉu la ŝtonon de la saĝuloj ! ni kreu oron el fekaĵo ! ĉu mistiko ? aŭ mistifiko ? ĉu Esperanto estas la lingvo de la birdoj ?
15/2/2019 Artifika inteligento aŭ artefarita intelekto ? aŭ pura stulteco ? ĉu mistiko ? aŭ mistifiko ? ĉu Esperanto estas ties lingvo ?
22/2/2019 La Homo, konscia ero de Dio-Naturo : Robert Molimard prezentos sian tutfreŝan verkon (L’Harmattan). http://www.tabac-humain.com/esperanto/
1/3/2019 Hori Jasuo : Robert Molimard klarigos al ni la agadojn de Hori Jasuo, Esperanto-sumoo, ktp.
8/3/2019 Cerbatano : ludo, sporto, armilo ? (prelego).
15/3/2019 Granda Nacia Debato : ĉu vi partoprenis ?
22/3/2019 Europe Démocratie Espéranto (prelego). — Retejo de EDE :http://www.e-d-e.org/?lang=eo — Marie-Noëlle Lienemann kaj Robert Phillipson :https://www.youtube.com/watch?v=2brvLbdM8Z8 — Antoine de Maximy :https://esperanto-france.org/si-j-etais-president-par-antoine-de-maximy
28/3/2019 Mastroj kaj servist(in)oj : diversaj aspektoj de iliaj rilatoj. (prelego).
5/4/2019 Teknologioj, novaj kaj malnovaj : ĉu pli bone pasintece ? ĉu pli bone morgaŭ ? Ni spektis tre kuriozan filmeton de 1947 (de Barjavel) kiu antaŭmontras la nuntempan uzegon de poŝ-televidil-telefono : https://www.youtube.com/watch?v=ZKfOcR7Qbu4.
12/4/2019 Briteliro : Brexit or not Brexit ? That is the question... ĉu nova "cimo de jaro 2000" ?
19/4/2019 Libera temo
26/4/2019 "La Tresse" : prezento de la libro "La Harplektaĵo" (aŭ "Harplekte" ?), de L. Colombani, far Andrea kaj Elizabet. Tiu sukcesplena libro montras la interplektantajn vivojn de tri virinoj, en Barato, Sicilio, Kanado...
3/5/2019 L’ EPI Epicerie Participative — ĉu vi manĝas biologie ? — L’ Epicerie Participative du Val d’Orge https://www.monepi.fr/epistegenevieve a pour objet la mise en œuvre de pratiques alimentaires collectives, participatives et alternatives qui favorisent le lien social (prelego).
10/5/2019 Ekonomia malkreskiĝo, aŭ malkreskado, aŭ daŭripova nekresko... ĉu nova formo de progreso ? ĉu libervola aŭ deviga konduto por la estonteco ? kiu komencos ? kiel ?
17/5/2019 Eŭropa baloto
24/5/2019 "1336 Tagoj" aŭ : Teo, la magia trinkaĵo de sukcesa lukto en Gemenos (proksime de Aubagne) — escepte ni ne trinkos vinon, sed tizanon.
31/5/2019 Violento dum edukado : "Estas por cia bono !" Ĉu la violento kontraŭ la infanoj estas hereda aŭ kultura ?
7/6/2019 Speciala programo okaze de la 100-a datreveno de unu el la parolrondanoj !
14/6/2019 Ĉu vi ĝojas aŭ malĝojas pro la Olimpiaj Ludoj en Parizo en 2024 ?
21/6/2019 Muzik-festo
28/6/2019 (nuligita babilrondo)
12/07/2019 Cécile Anda — Malkutima kaj ne formala babilrondo pri arto, propronita de Esperanta artistino : Cécile Anda, Galerie 43 - La Butte aux Cailles, 43 rue Vandrezanne 75013 PARIS — flugfolio kaj Invitilo : https://www.sat-amikaro.org/IMG/pdf/Flyer_Version_internet_Expo_GALERIE_43.pdfhttps://www.sat-amikaro.org/IMG/pdf/Carte_d_invitation_Expo_GALERIE_43.pdf
somera paŭzo

Programo 2019-2020

2019-2020 Temoj proponitaj
4/10/2019 Libertempo — Tempoj de la tago, de la jaro, de la... vivo
11/10/2019 Internaciaj alternativaj urboj, vilaĝoj… — Ĉu internaciaj alternativaj urboj - vilaĝoj ekzistas ? Kie ? Kial ? Kiel ? Por kiuj ? Imagu vian propran idealan vilaĝon, priskribu ĝin.
18/10/2019 Ekologio — Tiu vorto estas ankoraŭ relative nova, tamen ĝi signifas pli ol lukto kontraŭ polucio ; Ekologio nunepoke preskaŭ estas tuta ideologio : Ĉu ĝi anstataŭigos Kapitalismon kaj Komunismon ? Ĉu nur la industrian produktadon ? Ĉu tia ekonomiko fareblas sen novaj formoj de energio ? Ĉu Esperanto estas ekologia lingvo ?
25/10/2019 Migrantoj, rifuĝantoj — Kial ili foriras aŭ fuĝas ? Kiuj ili estas, kiaj tipoj ekzistas ? Ĉu ili invadas nin ? Ĉu tio estas formo de milito kontraŭ Eŭropo, aŭ Okcidento ? Fare de kiu(j) ? Kiuj landoj (mal)akceptas ilin ? Ĉu ili intencas retroiri, kaj retroiros, en sian naskiĝolandon ? Ĉu ili estos obeemaj sklavoj ĉe ni ? Ĉu vi intencas forlasi Francion ? Por iri kien ? Ĉu jam vi estas fuĝinta ? Ĉu vi konas Esperantistajn migrantojn ? Krom fizika elmigrado, ĉu ankaŭ ekzistas psikologiaj aŭ kulturaj elmigradoj ? Ĉu Esperantujo estas tia enmigrujo ? Ĉu ĝi estas diasporo ?
1/11/2019 Une langue idéographique — Est-il possible de communiquer par écrit au moyen d’un système idéographique ? E. Lanvers nous montrera ses recherches.
8/11/2019 17h30 Amikeca soleno omaĝe al Andrea, kiu 100-jariĝis, en la urbo-domo de la XIII-a kvartalo, proksime de la sidejo de SAT-Am. — Tuj poste okazos la parol-rondo, kun Andrea, kiu estis instruistino, pri :
8/11/2019 Ĉu eduko / ĉu instruo ? — Kio pli gravas, utilas ? Kia estis la rolo de familio kaj de lernejo en via junaĝo ? Ĉu vi estas edukita aŭ instruita, ĉu viajn idojn vi edukas aŭ instruas ? Kie situiĝas kulturo, moralo, tradicio, (mal)vero ? Ĉu eblas scii sen konscii ? kiel diferencas scii kaj koni ? Esperanto edukis vin al kio kaj instruis kion ?
15/11/2019 Libero — Ĉu tio estas koncepto, ideo aŭ praktiko de la vivo ? Kiel esti libera ? Ne mallibera ? Ĉu la liberaluloj, la liberpensuloj estas liberaj uloj ? Kiel diferencas libero, permeso, ne malpermeso, senkontrolo, senprigardo, farebleco, konsumado, vagado, diboĉo ? Kiel gravas la liberoj fari, pensi, vojaĝi, komerci, esprimi, komuniki, organiziĝi ? Ĉu la libero dependas de politika reĝimo, ekonomia sistemo, teknikaj rimedoj, familia tradicio, nur de la spirita stato de la individuo ? Ĉu la libereco dependas de la loka-epoka ideologio ? Ĉu eblas esti libera sen konscii pri la fakto ? Kaj inverse ? Kiel vi uzas vian libertempon, vian liberecon ? Kio estas malpermesita en Esperantujo ?
22/11/2019 Al kio utilas la radaroj ? — Ĉu ili plibonigas la sekurecon sur la aŭtovojoj ? ĉu ili pliplenigas la kason de la ŝtato ? ĉu vi pagas viajn monpunojn ? ĉu vi pagis vian SAT-Am-kotizon ?
29/11/2019 Kiel diskuti sen ĉefo ? — Ĉu eblas interparoli libere, egalece, fratece, sen estro, sen regulo, sen aŭtoritato ? Kiel organizi niajn Esperanto-parolrondojn ?
06/12/2019 Situacio en Grekio — Nun, pasintece, ekonomio, socialo, migrantoj, demokratio, turismo, futbalo.
13/12/2019 Filmo : La Sociale / La Sociala asekuro — Ĉu vi scias, kiel kaj kiam ĝi estis fondita ? kiu estis Ambroise Croizat ? Tiu filmo de G. Perret bele montras la aferon.
20/12/2019 Artefarita inteligento, aŭ artifika intelekto… — Ĉu nova formo de vivo ? ĉu la maŝinoj fariĝas inteligentaj ? aŭ la homoj stultaj ?
03/01/2020 Kio okazis en 2019 ? + La novaj vortoj de 2020 — niaj du kutimaj temoj, okaze de novjaro : — Kia estis 2019 ? kion aŭguras la 20-jariĝo de la 3-a jarmilo ? — Kiuj estas la novaj vortoj de Roberto & Laruso ? ĉu tradukeblaj Esperante ? ĉu francaj adaptoj de Esperantaj vortoj ?
10/01/2020 Filmo : La Sociale / La Sociala Asekuro — Ĉu vi scias, kiel kaj kiam ĝi estis fondita, kiu estis Ambroise Croizat ? Tiu filmo de Gilles Perret bele montras la aferon, des pli kun Esperanta subteksto.
17/01/2020 La Nekoheroj — Ĉu plaĉis al vi la artikolo de Luc Gouverneur en La Sago n° 128 ? Venu do kun viaj nekoheroj, paradoksoj, kontraŭdiroj, oksimoroj, skizofreniaĵoj, memtrompoj, sinmanipuloj, kaj klarigu kial, kio ne taŭgas, tamen taŭgas, kaj reciproke.
24/01/2020 "Les Grains de Sel""La Sal-grajnoj" estas granda bazaro de nutraĵoj, malmultekosta, kies klientoj estas societanoj kiuj kunlaboras po 3 horoj ĉiumonate, kiu de freŝe malfermiĝis en la kvartalo de la sidejo de SAT-Amikaro.
31/01/2020 Briteliro — Ĉu nun la lasta epizodo ? sed komenciĝo de kio ? profite / malprofite de kio / kiu ? se vi Brito, kion vi opinius, esperus, bedaŭrus ? Ĉu Briteliro povas emfazigi la Esperantistan propagandon ?
07/02/2020 Ĉina novjaro — La sidejo de SAT-Amikaro situas apud la vjet-ĉina kvartalo de Parizo, kiu festas la novan jaron Ĉinan, okazo por ni temi pri tiuj kulturoj. Ĉu vi scias, kiu estis Sun Jatsen ? ĉu vi scias, ke je 200m de la SAT-Amikarejo, loĝis ĜOŬ Enlaj (ZHOU Enlai) ? ĉu Konfuceismo ankoraŭ influas ? ĉu vi aŭdis pri la filozofio de Menceo ? ĉu vi scias, kiu estis Lucien Péraire ? ĉu nova jaro aŭ nova erao Ĉina ? kaj Esperanto en ĉio-tio ?
14/02/2020 TubaroTubaro.aperu.net — Tubaro ekzistas jam de unu jaro : https://tubaro.aperu.net/v/ytb_moAn... kaj jam fariĝis unu el la centraj medioj de Esperantujo ! Kiuj estas la filmoj kiujn vi preferis ? Ĉu filmo de vi estas spektebla en Tubaro ?
21/02/2020 Filmo : "Ruĝa, la arto en Sovetio" — ("Rouge : l’art au pays des soviets" de Pierre-Henri GIBERT et Adrien MINARD - 2019) Poste ni povos pridiskuti la rilatojn inter arto kaj politiko, ĉu vi preferas la komunisman realisman arton, aŭ la degeneran kapitalisman ?
28/02/2020 Pesimismo - Optimismo — Ĉu gravas esti optimisto ? Ĉu estas devige reagi pesimisme al la nuna situacio ? Ĉu prifajfi ĝin estas pravigebla sinteno ? Ĉu Esperantisto scipovas pesimismon ? Venu kaj esprimu viajn sentojn prie !
6/3/2020 Arĥivoj Esperantistaj — Kiel aspektas, kie situas la arĥivoj societaj de Esperantujo, la bibliotekoj, kaj personaj kolektoj.
13/3/2020 Hodiaŭ, Vendredo, la 13-a ! — Ĉu vi timas ? aŭ esperas gajni monon ? amon ? ĉu vi kredas je sorto ?

— Dum la epidemio pro kronviruso, la sidejo en Parizo estis fermita, la parolrondoj okazis per interreto. La (unua) deviga hejmrestado komencis je 17 Marto, ĝis 11 Majo. —

20/3/2020 Urbaj balotoj — Kiel aspektas la politika situacio de Francio, inter la du balotoj ? ĉu gravas tiu baloto ?
27/3/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ĉu en via urbo, kiel en Parizo, la stratoj dezertas ? Ĉu pro malpli da aŭtomobiloj, la suno pli sunas kaj birdoj pli kantas ? Ĉu vi sidas la tutajn tagojn antaŭ ekrano ? preferas liton ? Ĉu en aliaj landoj estas same ?
3/4/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ni reuzas tiun temon, kiu certe restos nia ĉefa afero dum la sekvaj semajnoj !
10/4/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ĉu vi spektis la filmeton de TEJO, kiu montras diversajn reagojn : Esperantistoj kaj kronviruso — Ĉu vi spektis la "Symphonie confinée - Simfonio en hejmizolo" kiu ĝisdatigas famegan kanzonon de Bourvil, ankaŭ kantita de Marie Laforêt : "La Tendresse" — Konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale !*
SuperManiso


En la parol-rondo de SAT-Amikaro,
nek krokodili, nek manisi !

* Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon kaj urbon.
* Eblas konekti sen komputilo al la diskuto ĉe Jitsi, per ordinara telefono : — 1) Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiel enfranca alvoko), iu voĉo petas (anglalingve) kodon. — 2) Tajpi la PIN-kodon de la diskuto Satamtam : 20 31 34 45 15 # (ne forgesi aldoni la "#").

17/4/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ni reuzas tiun temon, kiu certe restos nia ĉefa afero dum la sekvaj semajnoj !
24/4/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ni reuzas tiun temon, kiu certe restos nia ĉefa afero dum la sekvaj semajnoj !
1/5/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ni reuzas tiun temon, kiu certe restos nia ĉefa afero dum la sekvaj semajnoj !

Niaj Vendredaj vesperaj babilrondoj (vi estas bonvenata ekde 18h30) ne estas rendevuo de filozofoj, de politikistoj, de SAT-anoj ; simple kunestas homoj kun homoj. Ja, la anoncita temo ne ĉiufoje estas respektata, iuj parolas pli ol aliaj, iuj ne lertas per E-o, kaj ne nur akvo estas trinkata. Venu, ĉeestu ! Diru per la lingvo Esperanto, kiel vi vivas la vivon ; aŭskultu la aliulojn ; ĉio-tio valoras pli ol teorioj de Profesoroj !
Ni deziras pli da « etaj prelegoj », se vi deziras « prelegeti », anoncu vian daton kaj temon (eblas temi pri libro, metio, vizito de ekspozicio, receptoj por kukoj, eĉ eblas esti vi…). Ne preparu prezentadon per komputilo ĉar ni ne havas grandan ekranon. Dank’al tiaj prelegetoj ni povus ankaŭ redakti artikolojn por La Sago.

Dankon

Dankon, al ĉiuj parolrondanoj, kiuj, aŭ en sidejo de SAT-Amikaro en Parizo, aŭ en nia virtuala salono Satamtam per Jitsi, ĉeestis niajn konversaciojn dum la epidemio de K19.
Dankon, pro vi aŭdacis esprimi proprajn pensojn, sentojn, foje diskreteme, foje provokeme ; dankon, pro vi aŭskultadis, komprenis aŭ miskomprenis ; dankon, pro vi alportis iom de vi, alportis bonajn gustumaĵojn kaj sensoifigilojn !
Ju pli vivas Esperantismo laŭ tiu formo konversacia, des pli mortas malsanoj.
La SAT-Amikara parolrondo de Parizo baldaŭ "somerumos" ; tio ne signifas, ke neniu ĉeestos en la sidejo, bonvolu informiĝi per nia retejo https://www.sat-amikaro.org/?lang=eo kaj per EventaServo https://eventaservo.org/ ; jam la libroservo atendas viajn mendojn, rekomenciĝos kursoj en Septembro/Oktobro, interretaj konversacioj estos proponataj en Aŭtuno-Vintro...
Ĝis ! Fartu bone kaj Esperantisme !
Dzeka.


Ni feliĉas rekomenci nian kutiman parolrondon, nun miksan : per interreto, la moderna komunikilo, kaj, respektante higienon kaj separ-distancon da 1m, kaj po maksimume 10 ĉeestantoj, surloke.


15/5/2020 Fine de la lastsemajna reta babilrondo, aperis la demando pri konsekvencoj de la krizo en la medio de sociaj rilatoj. Probable, la timo pro infektiĝo, la maskoj sur la vizaĝoj, pli kaj pli distancigos homojn unuj de la aliaj. — " Pro ĉies bonfarto, pro kronviruso, ni starigu distancojn." — Tamen, ĉu tia afero estas nova ? Oni komparu kun la sociaj apartigoj/iĝoj de maljunuloj, kun la timo pro aliuloj, fremduloj, nombru la prigardajn surstratajn kameraojn, helikopteretojn, murojn, limojn, policistojn… Esperantistoj celas malkonstrui limojn inter homoj, ĉu ne ? do kiel reagi, kiel lukti, kiel prizorgi niajn sociajn rilatojn, kamaradojn, amikojn, familianojn… Tiucele, rendevuo ĉe la sidejo, de Sat-amikaro, por gustumi bonan momenton inter amikoj, kun unu bona glaso de vino ! (Post-okaza noto : tiu "renova" parolrondo estis speciale plaĉa, dank’al kolegoj kiujn ni estis ne revidintaj de fora tempo, aŭ kun kiuj ni konatiĝis — specife du Brazilanoj.)
22/5/2020 Amikumi, aŭ sin maski ? La epidemio de K19 ŝajnas devigi nin ĉiujn eviti aliulojn ; sed okaze de niaj interretaj konversacioj senteblas ĉies viva bezono kunesti (almenaŭ per pensoj) kun amikoj, amatoj. Dum la lasta rondo ni iom pritemis pri la sencoj de "masko", pri ties parenceco kun "makulo", ties uzoj en Japanio, kie ekzistas du vortoj, ties teatra formo "persona". Siaflanke, jam de la « Ni militas ! » de Makrono, nia kara Dzeka, kiu staras malantaŭ la montro-vitrego, kaj bedaŭrinde malantaŭ ferkrado, senŝancele prezentas afiŝeton kiu asertas, ke maski sian buŝon ne estas Esperantisma konduto. Sed Dzeka ne estas el karno, ŝi iom facile defias virusojn... Nu : ĉu amikumi ? ĉu maski ? ĉu la nomo de la distanco inter homoj estas "metro" ? kiel ekvilibrigi la fartojn fiziologian kaj moralan ?
29/5/2020 Ĉu renkontiĝi "virtuale", aŭ "reale" ? La epidemio de K19 malaperigis kunvenojn multdiversajn : amikarajn, familiajn, spektaklajn, religiajn, politikajn, laboristajn... Ĉu vi hastas denove fizike kunveni kun membroj de viaj asocioj, sport-kluboj, sindikatoj, kaj revidi viajn samlaborejulojn ? Aŭ : ĉu vi komencas ŝati la malpermeson/neeblecon reale renkonti aliajn homojn ? ĉu vi opinias ke la socia distanco, iĝu la normo de la nova kulturo de la "Posta Tago", fronte al la novaj danĝeroj kiuj minacos la mondon ? Pri ĉio-tio ni diskutos... virtuale !
5/6/2020 Pluvivi ! Revivi ! Refrandi la vivon, post persona malsano, post familia dramo aŭ metia fiasko, post socia krizego aŭ milito... Denove vivi, post kvazaŭ vivĉeso, relerni gestojn, sentojn, relerni komuniki, ŝanĝi sian vivon, kaj helpi al aliuloj, por ke ili revivu... Ĉu vi jam travivis tiajn okazojn ? ĉu K19 estis via unua traŭmo ? kion konsili al individuoj, al socio, por eltraŭmiĝi, por forgesi ĝuste, por malmorti...!
5/6/2020 Pluvivi ! Revivi ! Refrandi la vivon, post persona malsano, post familia dramo aŭ metia fiasko, post socia krizego aŭ milito... Denove vivi, post kvazaŭ vivĉeso, relerni gestojn, sentojn, relerni komuniki, ŝanĝi sian vivon, kaj helpi al aliuloj, por ke ili revivu... Ĉu vi jam travivis tiajn okazojn ? ĉu K19 estis via unua traŭmo ? kion konsili al individuoj, al socio, por eltraŭmiĝi, por forgesi ĝuste, por malmorti...!
12/6/2020 Ĉu, konsekvence de KV19, aperos nova formo de rasismo ? La epidemio, ne nur virusa estis : ĝi disvastigis ian paranojon (t.e. orgojlemo kun kredo, ke la aliuloj agas malamikeme), kaj dum la kvaranteno multaj regnoj severe aplikigis separigajn leĝojn. Baldaŭ estos ĝeneraligitaj farmaciaj testoj (sangaj / genetikaj) kaj estos fabrikitaj multekostaj vakcinoj, kiuj separos homojn inter : aŭ rezistontoj, aŭ nerezistontoj. Ĉu aperos novaj formoj de diskriminacioj (pro raso, klaso) ? de eŭgenismo ? Ĉu vi deziras scii, de kiu "raso" vi estas ? Ĉu ekzistas testoj por mezuri spiritan forton rezisti ? Dum tiu parolrondo, pli ol kutime, ni kultivu : kaj kompatemon, kaj antikorpojn !

La babilrondo restos ankoraŭ interrete atingebla por niaj amikoj, Francoj aŭ ne, kiuj ne povos ĉeesti surloke :
Eblas konekti sen komputilo al la diskuto ĉe Jitsi, per ordinara telefono : — 1) Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiom alvoki en Francio(n)), iu voĉo petas (anglalingve) kodon. — 2) Tajpi la PIN-kodon de la diskuto Satamtam : 20 31 34 45 15 # (ne forgesi aldoni la "#", kaj ne malsciu, ke via telefonnumero estos videbla sur la ekranoj). La programo de la parolrondoj, fotoj : https://www.sat-amikaro.org/pariza-grupo-groupe-parisien-313?lang=eo Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon kaj urbon.


Programo 2021-2022

15/10/2021 Georges Brassens. Marcel Redoulez prezentis kantokolekton de kanzonoj de Georges Brassens en Eo (proks. 10 ĉeestintoj).
22/10/2021 7 ĉeestintoj parolis pri diversaj temoj.
29 Oktobro 2021 Ludoj, ludiloj. Ĉu vi ŝatas/is ludi ? Al kio utilas la ludoj ? Ĉu nur ludojn kaj panon al la popolo ?
5/11/2021 Ĉu emocioj, ĉu racio movas vin ? ... kaj movas la popolon...? Al ili, al iuj, ĉu rezisti aŭ konsenti ? kiel ? kiomgrade ? Ĉu Esperanto estas racia aŭ emocia afero ?
12/11/2021 Hodiaŭ finiĝis la 26a konferenco pri klimato en Glasgovo. Ni komentu tiun eventon... freŝe aŭ varme ? Ĉu politiko pro klimato estas la sola bona politiko ?
19/11/2021 Prelego fare de Lucien : Diversaj facetoj de la ekstrem-dektrulaj movadoj. Tiu kunveno okazos : kaj per interreto, kaj enloke ; la pasvorto por eniri la SAT-Amikarejon estos "Hajlo Hitlero", kaj via buŝmasko estu je griza-nigra koloro.
26/11/2021 Naturo (la medio Tero) / Homa naturo (spirito, socio...) : ĉu opono ? Ĉu la homoj nature amas la naturon ? Aŭ inverse, ĉu homoj (memvole aŭ senpripense) malrespektas la naturan vivon, ĝenerale ? Ĉu la produktadoj de homoj (teĥnikoj, artoj, religioj, filozofioj kaj "blablabloj") kunigas/separas Naturon kaj Homon ? Kiel evoluas tiu afero ? Ĉu Esperanto estas artifikaĵo aŭ naturaĵo ? ...dankon pro viaj klarigoj...
3/12/2021 Joséphine Baker. La fama nigr-haŭta kantistino, estis ceremoniege re-entombigita en Panteonon de Parizo, inter "La Grandaj Homoj" de Francio. Dzeka kaj Izabel, kiuj verkis artikolon pri ŝi en La Sago n°139, invitas vin por iom pli scii kaj paroli pri ĉi-tiu mondfama artistino, pri ŝia lukto kontraŭ rasismo, kaj pri ŝia favoro al Esperanto.
10/12/2021 Ĉu Nova Kaledonio, aŭ Eksa Kolonio ? Estonteco de trans-maraj land-partoj de Francio.
Nov-Kaledonio, Guadalupo, Martiniko, Gujano, Reunio, Korsiko : ĉu sendependaj landoj baldaŭ ? Kio post "Kanak-eliro", "Antil-eksiĝo", k.c. ? Kion povas/rajtas esperi la popoloj ? Ĉu Nov-Kaledonio reale estas "kolonio" ? Ĉu Francio mem estas reale "sendependa lando" ? Ĉu nacia lingvo estas kriterio/garantio je sendependeco, aŭ male ?
17/12/2021 tuttage 100-jariĝo de SAT. Eksterordinara malfermo de la sidejo por virtuale ĉeesti dum la tuta tago je la universitata prelegaro kiu okazos en salono de EHESS (École des Hautes Études en Sciences Sociales — Lernejo pri altaj pristudoj pri sciencoj sociaj) en urbo Aubervilliers apud Parizo rilate al la 100-jariĝo de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ligilo al la evento : https://sat-centjara.sciencesconf.org/. Ĉeestu en la sidejo de SAT-Amikaro, por ĉeesti "preskaŭ reale" tiun eventon, organizata de universitatuloj, kaj montru ke la laborista Eo-movado estas pli ol pristuda temo !
7/01/2022 Novaj vortoj en la franca lingvo. La konversacio, kiel kutime, okazos per E-o, kvankam ni temos pri "franclingvaj" vortoj novaj, kiaj : "iel" (="ri"), "vlog", "blob", "frugalisme", "déconsommation", "intersectionnalité", "monsidentité", "silencier", "validisme", "remontada", k.c. plus kkaj vortoj kiuj akompanas la kronviruson... Ni provos traduki internacilingven tiujn vortojn, kaj taksi kiamaniere novaj vortoj atestas pro evoluo (misevoluo ?) de tuta socio ? — Jen la difino pri "iel", kiu ekvivalentas la E-an "ri""ŝli", ĉe la vorto-difinaro Petit Robert : « (Rare) Pronom personnel sujet de la troisième personne du singulier et du pluriel, employé pour évoquer une personne quel que soit son genre. L’usage du pronom iel dans la communication inclusive. Rem. S’écrit aussi ielle et ielles »
14/01/2022 Ĉu "Charlie" ankoraŭ estas la kara Charlie Hebdo de nia adolesko ? ĉu ĝi ne emas, nun, iom Zemmour-iĝi ? "Sopiras pro mastriteco ? Ni aŭdacu Islamismon" asertas la kovro-paĝo de Charlie n° 1537 de 5 Jan. 2022 ; ĉu tio ne aspektas kia Zemmour-humuro, t.s. misutila provoko ? Aŭ : ĉu ni tiom maljuniĝaĉis ?
21/01/2022 Pluramo, pluramemo. Ĉu — hazarde aŭ ne — vi vizitis la paĝon https://eo.wikipedia.org/wiki/Pluramemo?uselang=eo ? Ĉu tiu afero (mal)instigas vin ? Ĉu ĝi (t.e. nek adulto, nek interŝanĝismo, nek poligamio, nek diboĉo) estas fantasmo, utopio, travivindaĵo ? Ĉu eblas travivi plurajn amrilatojn samtempe, kiam eĉ nur unu malfacilas, en nia epoko je konsumo ? Ĉu tiaj samtempaj amrilatoj estas pli/malpli teneraj ? reciprokaj ? Ĉu reale povas ekzisti "plurfideleco" ? Kiuj homoj (realaj/literaturaj/kinaj) hodiaŭ ludas rolon je modelaj ge(j)amant(in)oj ?
28/01/2022 Ni komparu la politikajn programojn de la maldekstraj partioj. Ek de la "ekstrem-maldekstro" ĝis la "centro", ĉu la politika pejzaĝo de Francio ŝanĝiĝis ? Ĉu ĝi (mal)boniĝis ? Kial ne plu ekzistas "komuna programo por regado" ? Kial ne kreiĝas koalicioj ? Ĉu ekologio estas maldekstraĵo ? Kian rolon por Eŭropo-Demokratio-Esperanto ?
4/02/2022 Reprezenti iu(j)n. Kiuj estas la/miaj/niaj reprezentantoj ? Ĝis kia grado ili parolas/agas nome de iuj ? Ĉu tiuj homoj reale estas elektataj, aŭ ĉu ili pli-malpli trudas sian personon en (tro ?) demokratiaj instancoj (sindikataj/politikaj), kaj en kulturaj medioj, k.c. ? Ĉu anarĥio estas la arto mem-reprezenti ?
11/02/2022 Egaleco ; de kiuj, inter kiuj, kiel ? Kiuj homoj reale deziras kaj praktikas egalecon ? Ĉu egaleco aspektas pli natura en iuj specifaj medioj (religio/familio) ? Ĉu egaleco estas la malo de egoismo ? Ĉu konkurenco estas ia formo de egaleco ? Ĉu la mono-sistemo, la leĝoj, la soci-politikaj strukturoj efikas por aŭ kontraŭ vivada egalo inter la homoj ? Ĉu estas juste vivi egale ? Kiel praktiki egalecon ?
18/02/2022 Programita(j) funkci-ĉeso(j). Reciklo. Multaj modernaj aparatoj estas ek de la fabriko-tago programitaj por ne plu aŭ por mis-funkcii ek de iu antaŭe fiksita dato aŭ kondiĉo ; ĉu por instigi al nova aĉeto, aŭ pro sekureco ? Kial nenio plu estas riparebla nuntempe ? Kion vi faras de viaj malnovaj ŝatataj objektoj ? Ĉu ekzistas homoj/ideoj/leĝoj/k.c. kies funkci-ĉeso (morto) estas programita ? kiel recikli sin ? ĉu vi provis ?...
25/02/2022 Lucien Péraire (1906-1997). Ĉu tiu homo, kiu inter 1928-1932 bicikladis tra la tuta kontinento de Eŭrazio per la helpo de survojaj Esperantistoj, estis nur simpla manlaboristo, kiel li asertas en lia libreto "Tra la mondo per biciklo kaj esperanto" ?
4/03/2022 Libera interparolado pri aktualaĵoj. Ni temos pri la internacia situacio (notinde en Ukrainio), pri la socia-politika situacio en Francio (baloto por prezidento k deputitoj), kaj pri pli amuzaj temoj, se ili ekzistas... Venu kun viaj opinioj, kun viaj oreloj kaj kun via buŝo... aŭ konektu sin per Jitsi...
11/03/2022 Propagandi Esperanton. Ni preparu serion de prelegetoj por prezenti Esperanton en kulturaj asocioj kiuj parencas kun Esperanto, en kultur-domoj kaj en bibliotekoj de nia kvartalo. Ni ankaŭ pripensu ĉeeston ĉe Fête de Lutte Ouvrière, Fête de l’Humanité, k.a.
18/03/2022 Kiel la krizo pro kronviruso ŝanĝis niajn vivojn. Antaŭ 2 jaroj la prezidento Makron, pro la disvastiĝo de kronviruso KV19, ripetadis en oficiala prelego "Ni estas en situacio je milito" ("Nous sommes en guerre"), anoncis la nepron je grandaj adaptoj, kaj promesis mult-monan helpo-planon. Krom la malsano mem, kio ŝanĝiĝis en niaj ĉiutagaj vivoj kaj en la socio ? Ĉu la san-pasporto (kiu ĵus de kkaj tagoj ne plu estas devigita) estis progreso ? Ĉu la nuna malapero de KV19 estas kaŭzata de la viruso Putino ? Kiuj estas la hodiaŭaj militoj ?
25/03/2022 Spicoj kaj spicaĵoj, aŭ : la arto spicumi pladojn kaj la vivon... Alportu spicojn kiujn vi ŝatas/malŝatas, por gustumigi ilin al la kolegoj. Ni ankaŭ temos pri la kulturaj kaj ekonomikaj aspektoj de tiaj varoj (ekz. : sukero kaj sklaveco), kaj ni interŝanĝos pri manieroj "spicumi" la vivon, la laboron, la E-lingvon...
1/04/2022 La unua de Aprilo okazas hodiaŭ... Venu kun ŝercoj, humuraj rakontoj, amikecaj mokoj, amuzaj falsaj informoj, por ke ni bonhumore ridu, spite de la ne amuza situacio...
8/04/2022 Adolf Hitler. Kiu estis Hitlero ? Ĉu ĉefo aŭ marioneto ? Ĉu kialo aŭ konsekvenco ? Ĉu genio aŭ stultulo ? Ĉu naciisto aŭ anarĥiisto ? Kion celis naziismo ? Ĉu hodiaŭ ankoraŭ ekzistas Hitleroj kaj Hitleranoj ? kiel ilin identigi kaj malhelpi ? Ĉu ridigas vin la filmo de Charlie Chaplin "La Granda Diktatoro" ?
15/04/2022 Pasas la tempo... Ĉu la tempo "pasas" ? kiel la tempo-paso efikas rilate al vi ? al la socio ? al la mondo ? Ĉu vi estas el la homoj kiuj aktive "pasigas" la tempon ? kiel ? Ĉu la maljunuloj bedaŭras sian eksan junecon ? Ĉu la junuloj deziras akiri maturecon, povon ? Kio, planita/neplanita de vi, okazis/neokazis en via vivo ? Kiakondiĉe ia ŝanĝiĝo estiĝas evoluo, progreso ?
22/04/2022 Post-morgaŭ okazos la baloto kiu elektos la Franclandan prezidont(in)on. Ĉu vi voĉdonos kun espero aŭ malespero en la koro ? Ni diskutu pri la politika pejzaĝo de Francio ; ĉu la situacio instigas temi serioze pri politiko ? ĉu la baldaŭaj balotoj por deputitoj estos pli interesaj ? ĉu baloti estas eksmoda tradicio, nun sengrava, eĉ forgesinda ?
29/04/2022 Aŭtomata traduko. La historio de informadiko grandparte ligiĝas kun aŭtomata traduko inter lingvoj — kaj ankaŭ kun kriptografio ; aliflanke, komputilaj programoj funkcias per informadikaj kvazaŭ-lingvoj. Ĉu vi scias, ke Esperanto estis en la kerno de la traduk-programo DLT, en la jaroj 1980 ? Ĉu vi uzas traduk-programojn ? Ĉu vi opinias, ke ili malfortigas la situacion de la angla lingvo, kiu pli kaj pli estos nenecesa ? Kion opinius Zamenhof pri tiaj fantazioj ?
6/05/2022 Ĉu vi konas la aktualajn Esperantaĵojn de niaj samideanoj Afrikanaj ? Ĉu vi spektis la filmon de Joel Muhire kaj Kambale Amani Love prezento pri "Kvazaŭ korpo sen koro", Kvazaŭ korpo sen koro (1/2), Kvazaŭ korpo sen koro (2/2) ? Ĉu vi spektis filmojn de KJBEL Ne forkuru antaux la problemo sed alfrontu gxin, La Uzado de la tempo. Ĉu vi abonas al Aminda Radio Madagaskaro kaj Panoramo de la Granda Insulo de Henriel Fidilalao Firaisana ? Esperantistaj Afrikanoj estas tre aktivaj, legu la raportojn Esperanto en Afriko !
13/05/2022 Nenia temo anoncita, tio signifas : ni pritemu pri ĉio ajn, ĉiel ajn ! Ni parolu tamen singardeme, sen malkonscii ke hodiaŭ estas Vendredo la 13-a...
20/05/2022 Permakulturo. Kio estas "permanenta" aŭ "daŭri-pova" ter-kulturo ? Kiel kultivi legomojn kaj fruktojn por ke ili daŭre kresku sen eluzi sian grundon, nature, senpolucie, "biologie" ? Permakulturo estas moderna nomo de "ter-ekonomio" kaj "agro-ekologio" kaj "agroforstumado", por "memsufiĉa ekosistemo". Ties ĉefajn principojn jam de jarcentoj konis kulturistoj, sed ilin la eks-moderna "produktivisma sistemo" forgesigis. Ĉu la hodiaŭa permakulturo similas kiel la pens-maniero de 1970-aj "aŭtonomistoj" aŭ anoj pro memfarado kiuj siamaniere "retroiris al la kampoj" ? Ĉu permakulturo estas utopio, aŭ tuja bezono ?
10/06/2022 Neniu fiksita temo : libera interparolado.
17/06/2022 Neniu fiksita temo : libera interparolado.
24/06/2022 Se la vetero ebligos, ni piknikos en la apuda Parko de Choisy.


Per komputilo konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale : https://meet.jit.si/satamtam
(Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon sekvatan de via urbo.)
Per ordinara telefono : Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiel enfranca alvoko), iu voĉo petos (anglalingve) kodon : tajpi "20 31 34 45 15 #" (ne forgesi aldoni la "#").

Rendevuo : ekde 18h30, en la Pariza sidejo de SAT-Amikaro, en nia "butiko", 132-134 bd Vincent Auriol, Parizo 75013, ĉiuvendrede. Venu, envenu, kaj renkontu malvirtualajn Esperantistojn ! Kiel ĉiam, ni interparolos tute libere, ĝis noktomezo se vi babilemos...! La parolrondoj okazos enloke, ne per interreto ; la prelegoj okazos per ambaŭ manieroj.

Venu kun via buŝo por paroli, venu ankaŭ kun via manĝ-buŝo kaj trink-buŝo, kaj ne forgesu kunporti vian buŝ-maskon... "San-pasporto" kaj permeso de la gepatroj : ne bezonataj.


Programo 2022-2023

14/10/2022 Ukrainio. (Lusjeno prelegis pri la historio de Ukrainio.)
21/10/2022 (Libera diskutado.)
28/10/2022 Kio estas "vekismo" ? (Ni diskutis pri diversaj aspektoj de "vekkulturo" (anglalingve "woke") kaj pri la sencoj tre variaj kiun tiu afero ricevas. Entute ĉeestis 8 kolegoj, ne ĉiuj samtempe. La 4 lastaj restantoj fine disiĝis post noktomezo...)
4/11/2022 Ridi, humuro, ŝercoj. Ĉu rido estas propraĵo de la homa specio ? Ĉu eblas ridi pri ĉio ajn, sed ne kun ĉiu ajn ? Ĉu rido estas orgasmo de la spirito ? Ĉu humuro estas internacie komprenebla ? Rakontu, kiam lastfoje vi ridegis...
11/11/2022 Neniu specifa temo. Libera diskutado (kiel kutime)...
18/11/2022 Feminismo, hodiaŭ. Ĉu la kaŭzo pro virinoj reale kaj juste evoluis, dank’al MeToo (AnkaŭMi) (Denuncu Cian Porkon), dank’al MLF (Movado por Liberiĝo de la Virinoj), dank’al "sufragetoj" ? Kiuj kaj kiom da vir/in/oj estas feminist/in/oj ? Ĉu E-ujo estas feminisma ?
25/11/2022 Aŭ homeco, aŭ artefarita inteligento ; la duelo. Kion esperi ? Kion timi ?
2/12/2022 E-Filmetoj spekteblaj ĉe Tubaro. Konigu al la rondanoj viajn preferatajn E-videaĵojn ! https://tubaro.aperu.net/
9/12/2022 (la parolrondo ne okazis, pro preparado de la Zam-Festo.)
16/12/2022 Libera interparolado.
23/12/2022 Kristnasko. Kio est/as/is/u la senco de Kristnasko ? Ĉu festo esperiga, je tuthomara fratiĝado ? Aŭ festo de konsumego ? Aŭ de la vintra solstico ? Ĉu aliaj religioj festas ion similan ? Ĉu vi preferas Julo-feston ? Rakontu karajn memoraĵojn de via infanaĝo...
6/01/2023 3 temoj : Kio okazis en 2022 ? - Novaj vortoj. - Povo de la lingvoj. Kion vi prognozas/deziras/rezolucias por 2023 ? Kioj estas la novaj francaj vortoj de 2023 ? ekz. : écoanxiété, grossophobie, glottophobie, dégenrer, chiller, gênance, NFT (jeton non fongible), pinzutu, go, K-pop... Povo de la lingvoj / Le Pouvoir des Langues, en Le Monde Diplomatique de Dec. 2022 - Jan. 2023.
13/01/2023 Konstrui domojn per tero. Premitaj-sekigitaj lomo kaj vegetaĵoj povas anstataŭigi betonon. Klarigos Pierre Grollemund. Enŝuti la klarigan dokumenton : konstrui_domojn_per_lomo.pdf
20/01/2023 La Sociala Asekuro. Bela filmo de Gilles Perret pri Ambroise Croizat kaj Jolfred Frégonara, kun subteksto E-a. Nuntempe, la Franca registaro intencas prokrasti la aĝon, je kiu eblas emeritiĝi. Tiu filmo estas riportaĵo pri la historio de Sociala Asekuro en Francio. Ligilo por ek-spekti "La Sociala Asekuro"
27/01/2023 Ĉinio, Azio kaj Esperanto. Okaze de la novjaro Ĉina, ni temos pri E-o, E-ismo kaj E-istoj en Azio. Inter aliaj aferoj, ni sekvos la Azian parton de la perbicikla vojaĝo de Lucien Péraire ĉ. 1930, rigardos la planon de la "Novaj Silk-Vojoj".
Dimanĉo 29/01/2023 Ĉina Novjaro. Malfermata estis la sidejo okaze de la Ĉina Novjaro, inter 12h kaj 14h. Ni "piknikis" enloke, kaj poste ni spektis la tradician defiliron sur la stratoj, kiu komenciĝis je Placo de Italio (proksime de la sidejo de SAT-Amikaro).
3/02/2023 Les Quatre Barbus. Noëlle prezentis tiun grupon de kantistoj, fama en la jaroj 1938-1969 (komparebla al Les Frères Jacques), en kiu kantis ŝia patro.
10/02/2023 La Eŭska (=Vaska) lingvo. Stefan prezentis tiun lingvon, ties gramatikan-sintaksan strukturon (kiu tute apartas de la Eŭropaj lingvoj), ties poezion, kaj ni interparolis pli ĝenerale pri minoritataj lingvoj.
17/02/2023 "Esperanto-kulturo". Ĉu ĝi reale ekzistas ? Ĉu ĝi (mal)similas kiel la Franca kulturo ? Kiuj estas la plej gravaj verkistoj / artistoj / saĝuloj ?... kaj tiuj, de vi plej (mal)ŝatataj ? Ĉu vi apogas la E-kulturon ? Kiel vigligi kaj diskonigi ĝin ? Ĉu Kulturo estas specife ligita kun la lingvo mem ?
Sabato 18/02/2023 17h Prelego de Mikaelo Bronŝtein. La fama kantisto kaj verkisto prezentis sian historian romanon al 24 ĉeestantoj : Mi stelojn jungis al revado. Li klarigis pri la historio de la E-movado Sovetia kaj pri SAT post la intercivitana milito inter la du mondmilitoj. Fine li kantis kkajn kanzonojn.
24/02/2023 Inter scienco kaj fikcio, inter fantazio kaj realo. Je antaŭa parolrondo ni ektemis pri kkaj kuriozuloj, kiel Jacques Bergier, Hergé, Rémy Chauvin, la fratoj Bogdanoff, Jean-Pierre Petit... — kaj ni eĉ forgesis Jules Vernes ! Ĉi-tiuj homoj, same kiel Esperantistoj, priskribas mondon tute alian tamen ne tiom foran... Kaj M. Bronŝtejn en sia prelego informis ke Konstantin Ciolkovskij estis membro de Sovetlanda Esperantista Unio... ...Ĉu la teleroj de niaj manĝetoj estos flugantaj ?...
3/03/2023 La arto interparoli, aŭ kiel bone konversacii. Niaj parolrondoj celas esti amikecaj kunestadoj, nek babilemaj (babilantoj estas nur la beboj), nek konferencaj, nek majstraj prelegoj. Krom tiuj formoj (kiuj taŭgas por specifaj celoj) ekzistas maniero pli rekta por diskuti kaj praktiki-lerni E-on : per inter-intervjuado per reciprokaj-laŭvicaj "intervjuetoj" improvizataj laŭ la fluo de la konversacio. Iom pri la Arto Parolrondumi
10/03/2023 Aŭ homeco, aŭ artefarita inteligento ; la duelo. Surbaze de libro de Pierre Rabhi kaj Juliette Duquesne : L’humain au risque de l’intelligence artificielle — (Homeco sub risko de artefarita inteligento), prezentita de Izabel.
17/03/2023 Kiam parolo detruas, surbaze de libro Quand la parole détruit de Monique Atlan & Roger-Pol Droit, kiun prezentos Eriko.
24/03/2023 Kiaj rilatoj inter Ekologio kaj Esperanto ? SAT-Amikaro havos budon okaze de Festivalo de Populara Ekologio en Pantin, 2-3 Junio 2023 ; ni komencu prepari tiun eventon : temas ne nur pri trovi rilatojn, sed ankaŭ kaj ĉefe pri krei kaj fortigi ilin ! En pli malfrua parto, ni rete konektis nin al la kunveno de niaj Grekaj amikoj, kaj feliĉis ke ili reekigas aktivadon. Rendevuo ek de 18h00.
31/03/2023 Aktualaĵoj. Ni temos pri la diversaj aktualaj aferoj, kaj en Francio (aĝo je emeritiĝo, inflacio), kaj eksterlande (tensoj k militoj).
7/04/2023 (La parolrondo Pariza ne okazis, pro la kongreso en Bourges.)
14/04/2023 Linukso, komputil-sekureco kaj praktika komputilumado, klarigataj de Melono. Melono montris kiel praktike instali kaj uzi Linukson, kaj diversajn "trukojn" rilate al interreto, diskreteco, k.a. Ni multnombris : 12 ĉeestantoj, kolegoj estis sciavidaj pri tiu kaj simpla kaj malsimpla afero, oni alportis USB-stangetojn malplenajn kaj komputilojn, kaj oni foriris kun sistemo Linukso uzpreta ! Dum la fina diskuto oni miris ke, kvankam multegas informadikistoj en E-ujo, ne ekzistas E-asocio tiu-faka...
21/04/2023 Nia invititino : Deniz’ Happi-Fosso. Deniz’ temis pri ŝia Esperantista vivo, pri Kameruno, ktp...
28/04/2023 Privataj akvotenejoj. Iuj grandaj agrokulturistoj nun en Francio konstruas, kun helpo de regnaj administracioj, lagojn por enteni privatan stokon da akvo. Ĉu estas maniero ŝteli komunan vivrimedon por memprofito ? aŭ racie administri vivrimedon kiu ekmankas ? Tiu afero kaŭzas tre viglan oponon, kiun polico violente pritraktas. 2 dokumentoj kiuj estis prezentitaj en la SAT-Amikara kongreso de Burĵo : Manifestacio_en_Sainte-Soline.odt, Pri_akvotenejoj.odt. — Sur alia kampo, pri tute alia tipo de kulturo : ĉu la konstruo de Esperanto kompareblas al tiu afero ? — Ni ankaŭ temos pri nia ĉeesto en la tradicia stratmanifestacio je 1a de Majo, en situacio pli kaj pli streĉa inter la socialo kaj la lando-regnado.
5/05/2023 Aferoj aktualaj. Ni temos pri la diversaj aktualaĵoj sociaj, politikaj, kulturaj, kiuj okazas en Francio kaj ekstere.
12/05/2023 La Homa mistrafemo, surbaze de libro Le Bug humain de Sébastien Bohler, aŭ "Kial nia cerbo instigas nin detrui la planedon, kaj kiel malebligi tion", libro kiun prezentos Izabel.
19/05/2023 Historio de ekologio, famaj ekologiistoj"Portretoj de ekologiistaj Kasandroj", prelegos Pjer pri Dumont, Cousteau, Victor, Bombard, Tazieff kaj Lorius. Sekve, ni interparolos pri nia ĉeesto en la Festivalo de Ekologio Popola, en Saint-Denis, 2-3 Junio 2023 https://www.festivalecolopop.fr/.
26/05/2023 Libera interparolado, aktualaĵoj — ek de 19h.
2/06/2023 Libera interparolado, ekologio, aktualaĵoj — ek de 19h. Ni temos pri la hodiaŭa kaj morgaŭa Festivalo de Ekologio Popola [https://www.festivalecolopop.fr/]
2/06 kaj 3/06/2023 Festivalo de Ekologio Popola / Festival de l’Écologie Populaire. SAT-Amikaro tenis budon en tiu festivalo kiu okazis en Saint-Denis, kaj por tiu okazo estis realigita filmeto : Ekologiaj defioj (mallarĝa versio) / Ekologiaj defioj (HD-versio)
9/06/2023 Libera interparolado, aktualaĵoj — ek de 19h.
16/06/2023 Danĝero de la suna lumo, ultraviolaj radioj, prelego de Joël Fontaine — ek de 19h.
Danĝera lumo. Klarigoj kaj konsiloj. Lumo ebligas nin interagi kun la ekstera mondo, proksima kaj malproksima. Ĝi estas la formo de energio, kiu alportas informojn pri la ĉirkaŭaĵo, kaj pri la kosmo. En la ĉiutaga vivo ni ofte plendas pri ĝia eksceso aŭ manko. En kelkaj kazoj ni devas esti atentemaj, ĉar lumo povas esti danĝera. Por kompreni tiujn danĝerojn kaj protekti sin kontraŭ ili, oni devas koni la bazajn principojn de la interago inter lumenergio kaj materio ĝenerale. Lumo estas elektromagneta radiado kiu havas diversajn ecojn : intenseco, spektro, kohereco, polarizo, diverĝenco. La malfacilaĵo por kompreni ĝian efikon venas de la fakto, ke ni ne havas rektan atingon al tiuj ecoj. Ni konscias pri la intenseco kaj koloroj, sed la fakto ke ĝi estas ondo kun kvantumaj proprecoj ne estas evidenta. Fakte nur ekde la fino de la 19a jc oni disponas la unuan kompletan lumteorion pri la klasikaj fizikaj aspektoj de lumo, kompletigita de la kvantumaj ecoj en la komenco de la 20a jc.Tiu-ĉi artikolo priskribas la bazajn ecojn de lumo rilate al danĝeroj por la homa korpo. Danĝero estas granda dum la uzo de koheraj lumfontoj, la laseroj. Sed natura lumo ankaŭ enhavas danĝeron, kontraŭ kiuj estas sufiĉe facile sin protekti.
23/06/2023 Kongo-lando Dum la una parto t.e. de la 18a kaj duono ghis la 20a ni parolos pri KONKRETA PROJEKTO favora al KONGO LANDO...

Programo 2023-2024

6/10/2023 Aktualaĵoj.
13/10/2023 Aktualaĵoj.
20/10/2023 Aktualaĵoj.
27/10/2023 Aktualaĵoj. Ni temos pri la diversaj aktualaj okaz/int/ont/aĵoj, kaj en Francio, kaj en la mondo, kaj en via vivo mem...
3/11/2023 Centrejo internacia pri la franca lingvo (Cité internationale de la langue française) en Villers-Cotterêts. La Ŝtat-prezidento Makrono ĵus inaŭguris tiun kulturan centrejon-muzeon en la loko kie en 1539 la reĝo Francisko I-a ordonis ke la franca lingvo anstataŭigu la latinan en ĉiuj oficialaj aktoj, juĝoj, kontraktoj. Ekde ĉi-tiam la franca lingvo komencis (tre malrapide) estiĝi la komuna lingvo de la francaj provincoj, en kiuj ĝis la XX-a jarcento estis ĉefe parolataj regionaj lingvoj kaj dialektoj. Jen registraĵo el la nacia radio, kiu prezentas (franclingve) diversajn aspektojn de tiu evento : /IMG/mp3/villers-cotterets.mp3. Ĉu baldaŭ okazos simila solenaĵo kaj samaj reagoj favoraj/malfavoraj rilate al nia Lingvo Internacia Esperanto ?... Ligilo al la AFRAV Association FRancophonie AVenir : https://www.francophonie-avenir.com/fr/Point-d-infos/686-Macron-CHOOSE-Villers-Cotterets kiu oponas kontraŭ forlaso de la franca lingvo en francaj kaj eŭropaj oficialaĵoj. ... (Venis 10 ĉeestintoj : oni rimarkis : ke en 1539 neniu vortaro nek gramatikaro difinis la francan lingvon ; ke tiu reĝa decido ŝajnas ĉefe oponi kontraŭ la lingvo de la Eklezio, la latina ; ke la nuntempa reĝimo estas tre favora al uzo de la "globish"-lingvo, foje eĉ opone kontraŭ la franca.)
10/11/2023 La unua mondmilito, E-o kaj E-istoj. Legeblas : Antaŭ unu jarcento https://www.sat-amikaro.org/nos-editions-2104?lang=fr. À lire : La propagande allemande par l’Esperanto pendant la guerre 1914-1918, Camille Aymonier (1922) https://arkivo.esperanto-france.org/divers/aymonier/prop1418.htm Aŭskulti pri la sama temo : Radio Libertaire En Esperanto, 17h30-19h : https://radio-libertaire.org/agenda/. Pri la 2-a mondmilito : https://mondmilito.hypotheses.org/
17/11/2023 Prezenti iun verkon. Ĉiu recenzu/resumu iun libron aŭ filmon aŭ ekspozicion aŭ spektaklon, kiun li/ŝi ŝatis aŭ malŝatis. Instigu la aliajn por legi/spekti/viziti unu aŭ du de vi ŝatataj kulturaĵoj. Ni konkurencu la faman radioprogramon La Masko kaj la Plumo (Le Masque et la Plume) !
24/11/2023 Historio de SAT & SAT-Amikaro. Kial, kiam, kiel estis fondita SAT, kaj poste SAT-Amikaro ? de kiuj ? Ĉu vi konas la pasintan vivon de nia asocio SAT-Amikaro ? Ĉu la opono inter SAT-Amikaro kaj Union Française pour l’Espéranto (Esperanto-France), kaj mondskale inter SAT kaj UEA, sencis, kaj sencas plu ? Kiel specifa estas la filozofio de SAT-anismo ? Kaj, kutimas tiel, okaze de tiu parolrondo ni ankaŭ sat-igos niajn buŝojn... alportu manĝaĵojn & trinkaĵojn !
1/12/2023 Historio de SAT & SAT-Amikaro. Ni daŭrigos tiun temon, verdire tre vivan. Je la antaŭa Vendredo, Sylvie prezentis la fondon de SAT-Amikaro (fondita ĉar SAT mem ne celas propagandi E-on), kaj ŝi rakontis kkajn memoraĵojn, pri kkaj tradiciaj okazoj (bankedo, kongreso, Nemurso), pri kkaj elstaraj membroj (Bartelmes), pri la pens- kaj viv-maniero de SAT-anoj (ili naskas malmutajn infanojn, pro timo vidi ilin perei en baldaŭa milito), k.a. trajtoj/anekdotoj... Preparu demandojn al Sylvie, kaj mem preparu rakonti viajn memoraĵojn...!
8/12/2023 Ĉu utilas planti arbarojn en urboj ? Izabel prezentos al ni la eksperimenton en Villiers sur Orge https://app.boomforest.org/fr/plantations/villiers-sur-orge-v2-2023 organizata proksime de ŝia hejmo fare de la asocio Boomforest laŭ la método Myawaki https://app.boomforest.org/fr/pages/miyawaki_method.
15/12/2023 Kromaj inform-rimedoj. Ĉu vi fidas/malfidas al oficialaj inform-medioj, enlandaj/eksterlandaj, al privataj pres-grupoj, al alternativaj kanaloj, al personaj blogoj ? Kie vi trovas informojn fidindajn ? Ĉu vi-mem foje agas informante aliulojn ? Ĉu en E-ujo troveblas specifaj informoj ? Prelegetos por ni Melono.
Jen la ligiloj al ĉiuj informservoj pri kiuj priparolis Melono :
Disclose : https://disclose.ngo/fr/
Le Media : https://www.lemediatv.fr/
Blast : https://www.blast-info.fr/
Off investigation : https://www.off-investigation.fr/
StreetPress : https://www.streetpress.com/
Reflets.Info : https://reflets.info
Reporterre : https://reporterre.net/
QG Media : https://qg.media/
Basta ! : https://basta.media/
Pure Politique : https://purepolitique.fr/videos-pure-politique/
Le canard réfractaire (youtube) :
https://www.youtube.com/channel/UCWGsN59FON3vOtXCozQPsZQ
Index.ngo : https://www.index.ngo
bondyblog : https://www.bondyblog.fr/
Mediapart : https://www.mediapart.fr/
TV Libertés : https://tvl.fr
17/12/2023 Zam-Festo 2023 de SAT-Amikaro. NIA TRADICIA ZAM-FESTO OKAZOS JE DIMANĈO 17 DECEMBRO EN NIA PARIZA SIDEJO : — 10a15 - Rendevuo en la sidejo por viziti la mur-pentraĵojn de nia kvartalo kun Eriko kiu ĉiĉeronos, se la vetero permesas. — 11a30 - Aperitivo en la sidejo. — 12a15 - Tagmanĝo ĉe la apuda restoracio « La Ĉifonistoj » (Les Chiffonniers)
Bonvolu nepre anonci vian partoprenon al Elizabet’ (06-82-86-98-56) antaŭ la 14a de Decembro por ke ŝi rezervu la tablojn. — ĉ. la 14a ĝis la vespero ĉe nia sidejo : nia kutima renkontado amikeca... legadoj, rakontoj, kunkantadoj, blagoj… kaj KiPop dancoj se vi pretas... akompanataj de la gitaro de Elizabet, kun kafo, teo kaj kun viaj laŭvole alportitaj dolĉaĵoj kaj trinkaĵoj...
Spekti la filmeton de la evento :
Zam-Festo 2023
Filmeto Zam-Festo SAT-Amikaro 2023
Filmeto el fotoj okaze de la ZAM-Festo de SAT-Amikaro en Parizo, 17 Decembro 2023.


La sama filmo, sed por eta ekrano

22/12/2023 Ni ĉeestu kunkune sen alia kialo ol la plezuro festumi je nia lasta "babilrondo" de 2023 !
5/1/2024 Kio okazis en 2023 ? Kiuj estas la novaj vortoj en la franclingvaj vortaroj de 2024 ? Jen novaj franclingvaj vortoj : "greenwashing", "écoanxiété", "complosphère", "mégabassine", "réensauvagement", "disquette" (flatterie lourdingue), "instagrammable", "nasse, nasser" (encerclement policier), "métavers", "multivers", "mégenré", "avoir un crush", "ghoster", "être en PLS", "babka" (brioche), "nutriscore", "parkour", "fureteur", kaj aliaj plej utilaj vortoj ! Jen niaj du tradiciaj temoj okaze de la unua parolrondo je nova jaro...
kun "reĝo-kuko" !
12/1/2024 Omaĝo al nia amiko Robert Molimard, kiu forlasis nin antaŭ 3 jaroj. Profesoro Molimard, tabakologo, dediĉis sian tutan vivon por studi science la risortojn kiuj instigas homojn fumi, kaj por helpi ilin ĉesi fumadon. La prelego de Eriko celas resumi lian libron : "La Fumado — Ĉu vi deziras malfumadi ?" Dum la prelego, malvualiĝos la "sekreta armilo" de Roberto, kiu utilu al ĉiuj kiuj volas ĉesigi dependecon je fumado, alkoholo... La temo estu ankaŭ interesa pli ĝenerale, ĉar ĝi rilatas al funkciado de nia cerbo, kaj povas doni ŝlosilojn al kiuj volas kompreni pli bone sin mem, kaj la aliulojn. Ĉu vi konas "Tutmonda Asocio De Esperantistaj Nefumantoj" : TADEN kaj ties organon "Puraj pulmoj" ? Ni temos ankaŭ pri Spinozismo, pri la vivo en Aŭvernjaj vilaĝoj antaŭ 100 jaroj, kaj, espereble, iu alportos bonegan sekalo-panon ĵus bakitan de si mem, kiel alportis Roberto kiam li venis ĉe nian parolrondon !
https://eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Molimard
19/1/2024 Esperanto, traduko inteligenta, inteligento aŭtomata...
— « Panjo, kiam mi estos granda, mi fabrikos lingvon, por ke la homoj, ili vivu en la paco... »
— « Ja, Laĉjo, sed pensu pri pli seriozaj projektoj por cia vivo, ĉar Granda Aligatoro Frato Artefarita Menso jam scias, pensas kaj parolas pli bone ol ci... »
Ni temos, malpli pri teĥnikaj aspektoj, ol pri psikologiaj kaj sociaj konsekvencoj de artefaritaj intelektoj en la kampo de interhomaj rilatoj.
26/1/2024 Propagandi Esperanton kaj SAT-ideojn. Propagandi pro Esperanto, tio estas pro 2 celoj : 1) la lingvo, 2) la interna ideo ; ĉu ni preferu iun, aŭ ambaŭ ? Ĉu propagandi al iuj homoj, specife ? al kiuj ? ĉu ni evitu iujn homojn ? Kiel propagandi, per kiuj metodoj kaj propagandiloj ? kiujn propagandilojn kaj kondutojn eviti ? Ĉu utilas uzi komercajn metodojn (al kiu klientoj, vendi kion) ? aŭ lasi hazardon efiki, kaj daŭrigi la konversacion ?
2/2/2024 Morti dece. Morti ne estas la malo de vivi ; vivo-fino postulas vivon ioman ankoraŭ ; kiel travivi, kiel organizi sian finan vivo-tempon ? Ĉu vi konis homojn, kiuj mortis en trankvilo ? Eviti suferojn al si (kaj al siaj parencoj/amikoj kiuj suferas pro vidado de agonio), ĉu tio ne estas la rolo de medicino ? Aŭ inverse, ĉu suferi (fizike, psikologie) estas esenco de la homa kondiĉo ? Ĉu memvolita eŭtanazio estas formo de krimo ? Ĉu leĝo devu kontroli tiun intiman aferon ? Ĉu religio ? Ĉu scienco ? Kia estas nia libereco pri tiu afero ? Ĉu "transhomismo - transhumanismo" alportas modernajn respondojn ? aŭ tio estas maniero malparoli pri la senco de la vivo ?
9/2/2024 Niaj parolrondoj : ĉu gravaj, utilaj...? Antaŭ kelke da tagoj, iu konata E-isto skribis al iu alia : Mi volis diri, ke mi ĉiam rimarkas, ke la temoj de la babilrondo de SAT-Amikaro estas ĉiam valoraj por pensi kaj pripensi, ekzemple, ĉi foje "morti dece". Mi esperas, ke tiel daŭros dum longa tempo. Mi bedaŭras, ke mi ne iam kreis liston de ĉiuj temoj dum la jaroj, ĉar kiel kursgvidanto, mi kredas, ke kelkaj el tiaj diskuto-kernoj estas oportunaj por altnivelaj kursoj de Esperanto, por altnivelaj kunvenoj. Estus bele se iu ekster Parizo rekonus tiun longdaŭran laboron. Ankaŭ ĝi certe meritas artikolojn, ne nur ene de Esperantujo, sed ekstere. Kial ekstere ? Ĉar tio estas novaĵo : homoj uzas Esperanton, facila lingvo, por paroli pri plej profundaj, humanaj temoj. Ni do temu profunde pri ni/si/ri/oni-mem...
16/2/2024 La Spito / Le Mépris, filmo de Jean-Luc Godard, kun subteksto en Esperanto. Por spekti : La prezenta filmeto de 1963Du-minuta sceno el La Spito
En 1963 Jean-Luc Godard en Romo kaj Kaprio filmis "Le Mépris", surbaze de romano de Alberto Moravia "Il Disprezzo". Ties ĉefa rolo estas ludita de Brigitte Bardot, ĉi-tiam "la plej fotata virino en la mondo". Tiu famega filmo rakontas pli ol amrilato kiu ŝanceliĝas ; estas pentritaj sentimentoj kiuj interefikas, influoj de realo, de imago, destino, bezono, deziro, volo, kredo, trompo, memtrompo... Vi venu, vi spektu, vi estu venkita !
23/2/2024 Socialaj klasoj. Ĉu sociala klaso efikas kiel raso, nacieco, religio ? Ĉu tio estas materia aŭ kultura situacio ? Ĉu klasoj ekzistis en prahistorio ? ĉu ili devenas de Ŝtato ? Ĉu la vorto "klasbatalo" (mis)utilas en komunisma propagando, ĉe sennaciistoj ? Ĉu klasoj/kastoj ekzistas sendepende de (mal)elitoj ? ĉu ekzistas klasoj enviindaj ? Kio estas "transklasismo" ? ĉu vi konas iun kiu ŝanĝis/eksiĝis de klaso ? ĉu facile ? sukcese ? Ĉu Esperantujo estas el aparta klaso/raso de homoj ? [6 ĉeestintoj ; interalie, ni rigardis interesajn mapojn de francaj urboj kun ilia ĉirkaŭaĵo : Parizo, Liono, Grenoblo, Marseijlo, Bordozo, kie fajne videblas la dispartigo/ariĝo de socialaj klasoj.]
1/3/2024 Ĉiuj ajn temoj, aktualaj aŭ ne. (Neniu specifa temo, ĉiuj bonvenaj kaj libere priparoleblaj.)
8/3/2024 Kiel oni taksas Esperanton ? Ne temas pri propagando, sed pri la diversaj variaj rigardoj al Esperanto, de ekster Esperantujo : Kion oni opinias pri tiu lingvo, ties filozofio, ties uzantoj kaj propagandistoj ? Kaj reciproke : kiel ni, E-istoj, taksas la ne-E-istojn ? aŭ taksas nin mem ?... 10 ĉeestintoj ; ni rimarkis tion : antaŭ jardekoj, oni interesiĝis pri E-o pro ties interna ideo, sed nuntempe la lingvistika aspekto ŝajnas allogi pli forte la E-emulojn.
15/3/2024 Videaj prigardiloj en niaj vivoj. Inter Homo kaj Teĥniko : kiu kontrolas la alian ? kiu mastros la alian ? Nia epoko estiĝas pli kaj pli Orvela(Orwell) ĉar modelo por la tujaj jaroj estas legebla en "1984", kun aldono de artefarita intelekto en la kameraoj... Ĉu tiuj aŭtomataj kameraoj estas nova formo de ĉion-vidanta kaj ĉion-pova dio ? Ĉu tiuj homoj estos nova formo de ĉion-obeanta brutaro ? Ĉu atento, rigardo, kompreno estas aĵoj kiuj estas nun migrantaj de la homoj al io alia ? Kiel rezisti kaj ekzisti ? ĉu per moderna formo de inteligento ?
22/3/2024 La aktualaĵoj kiuj neniam "frontartikolas". Oni ofte plendas ke ĵurnalistoj mispraktikas sian metion, ke ili maskas aŭ manipulas la veron, ke ili atentigas pri malgravaĵoj... Ĉi-vespere ni kvazaŭ redaktu alternativan ĵurnalon, per krom-informoj kiujn vi taksas gravaj, per sciigindaĵoj kiujn vi trovis... vi diru kiel !
5/4/2024 Ĉiuj ajn temoj, aktualaj aŭ ne. (Neniu specifa temo, ĉiuj bonvenaj kaj libere priparoleblaj.)
12/4/2024 Iom pri la insulo Kubo. Ĉu vi vizitis Kubon ? deziras viziti ? Eĉ se ne, diru vian opinion, alportu cigarojn kaj sunon, kaj ni preparos la estont-semajnan renkonton, kiu detale temos pri tiu viva insulo.
19/4/2024 Ĉion pri vivanta Kubo, kun Kubano. Kamarado kaj amiko el Kubo, kiu vizitas Parizon, babilos kun parizaj geesperantistoj pri kubaj kaj aliaj temoj per demandoj kaj respondoj.
3/5/2024 Libera interparolado, sen fiksita temo.
10/5/2024 Libera interparolado, sen fiksita temo. Inter aferoj, ni parolos pri la morgaua kontraufaŝisma manifestacio : ĉu vi intencas ĉeesti ?
17/5/2024 pri la filmo "Malbono ne ekzistas", de Ryûsuke Hamaguchi. Krom pri tiu freŝa filmo, kiun vi estas petata spekti viaflanke, ni ankaŭ temos pri aliaj filmoj aŭ pli ĝenerale pri verkoj kiuj similas kaj rilatas je la eterna duelo "Bono/Malbono" kaj pri Naturo.
24/5/2024 Libera interparolado, sen fiksita temo.
31/5/2024 Baloto por la Eŭropa Parlamento, la 9-an de Junio. Tiu baloto kutime provokas signifan sindetenon. Same kiel en 2004, 2009, 2014 kaj 2019, la franca branĉo de la movado Eŭropo Demokratio Francio kandidatiĝas en tiuj balotoj, subtenante la komunlingvan Esperanto-liston. La EDE-programo baziĝas sur la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
14/6/2024 Aktualaĵoj : rezultoj de la eŭropaj balotoj 2024, konsekvencoj, estonteco...?
Sabato, 15/6/2024 MANIFESTACIO EN PARIZO KONTRAŬ EKSTREMDEKSTRO. Propono de rendevuo por la Esperantistoj : je la angulo de Place de la République kaj Rue du Faubourg du temple, ekde la 14a horo.
21/6/2024 Loka interŝanĝa sistemo. (SEL, Accorderie, interŝanĝoj de scioj,...)
28/6/2024 Turismo. Ni parolos pri niaj propraj turismaj travivaĵoj, kaj pri diversaj facetoj, konsekvencoj de turismo, amasturismo : socie, politike, ekologie, ktp. Ĉu voĵagi per Esperanto estas aparta maniero turismi ?
5/7/2024 OLIMPIAJ LUDOJ ! Ĉu bone ? ĉu malbone ? Ek ! kuru al la babilrondo por esprimi vian opinion !
19/7/2024 Libera temo. Dum tiu parolrondo, la partoprenontoj havos okazon interŝanĝi, interkonatiĝi, kun unu esperantisto el Germanio, Rainer K., kiu anoncis sian alvenon en Parizo por kelkaj tagoj.

Datoj Temoj proponitaj
 ? Aktualaĵo, freŝtempaj temoj… laŭ la novaĵoj el Francujo, el Esperantujo…
 ? Via « eta prelego » pri temo, vizito, eksperimento, verko, artisto ŝatata aŭ malŝatata de vi…
 ? La Sago. – Ni redaktu artikolojn…